Walt Whitman
Walter "Walt" WHITMAN (naskiĝis la 31-an de majo 1819; mortis la 26-an de marto 1892) estis usona poeziisto, eseisto, ĵurnalisto kaj humanisto. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj poeziisto el Usono.
Whitman naskiĝis en Long Island, laboris kiel ĵurnalisto, instruisto, ŝtatlaboristo kaj volontula flegisto dum la Usona Enlanda Milito. En la komenco de lia kariero, ankaŭ verkis romanon, Franklin Evans (1842). Lia majstra verkaĵo, Folioj de herbo, estis publikigita en 1855, pagita de li mem. La libro estis tento etendi la brakojn al la komuna civitano per usona epopeo. La verkaĵo estis reviziita kaj pligrandigita dum la resto de sia vivo, ĝis definitiva publikigo en 1892. Pro malbonfarto translokiĝis al Camden, Nov-Ĵerzejo, kie lia sano dekliniĝis. Whitman forpasis estinte 72-jaraĝa kaj la enterigceremonio iĝis publika spektaklo.
La seksa orientiĝo de Whitman estas tiel diskutita kiel lia verkaĵo. Kvankam ĝenerale oni konsideras lin samseksemulo aŭ ambaŭseksemulo,[1] ne estas klare konata ĉu Witman havis seksrilatojn kun alia viro,[2] pro kio la biogragiistoj ankoraŭ debatas ĝin.
Lia ĉefverko estas la poemaro Leaves of Grass (folioj de herbo).
Traduko de unu el liaj poemoj el tiu verko aperis en BA2.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Buckham, Luke. "Walt Whitman's Vision of Liberty", Keene Free Press. October 11, 2006.
- ↑ Loving, 19