Richard Wetz
Richard WETZ (n. 26-an de februaro 1875 en Gleiwitz (Silezio); m. 16-an de januaro 1935 en Erfurt) estis germana komponisto, dirigento, muzikpedagogo kaj muzikverkisto. Lia kompona verkaro apartenas al la germana malfru-romantismo. Kiel instruisto li precipe influis la turingan muzikhistorion.
En 1897 Wetz ekstudis muzikon en Lepsiko ĉe la tiea konservatorio, sed ĉesis la studon, por studi filozofion, psikologion kaj literatursciencon. Nur en 1899 li translokiĝis al Munkeno, por reekpreni la muzikstudadon. Post stacioj en Stralsund, Barmen kaj denove en Lepsiko li daŭre setlis en Erfurt, kie li loĝis ĝis la fino de sia vivo. Tie li direktis ekde 1906 la Muzik-Asocion kaj instruis ĉe la Turingia Landa Konservatorio. En 1993, post la potencakiro de la nazioj Wetz aniĝis la NSDAP.
La kompona verkaro ampleksas preskaŭ 60 numeritajn verkojn. Wetz komponis 3 operojn, 11 ĥorverkojn, 5 orkestrokomponaĵojn, ĉambromuzikon, orgeno- kaj pianopecojn kaj lidojn. Liaj modeluloj estis Anton Bruckner, Franz Liszt kaj Ludwig van Beethoven.
Post la dua mondmilito lia verkaro eniris la forgeson, unue ĉar Wetz restis en la provinco kaj flegis ne popularan stilon, sed due ĉar li estis nazio dum la Tria Regno.
Literaturo [redakti]
- George Armin: Die Lieder von Richard Wetz, Leipzig 1911. -- Kurze Broschüre.
- Ernst Ludwig Schellenberg: Richard Wetz, Leipzig 1911. -- Kurze Broschüre.
- Hans Polack: Richard Wetz. Sein Werk und die geistigen Grundlagen seines Schaffens, Leipzig 1935. -- Monografie mit ausführlichen Werkanalysen, verfasst von einem Schüler des Komponisten.
- Erich Peter und Alfons Perlick (Hrsg.): Richard Wetz als Mensch und Künstler seiner Zeit (= Veröffentlichung der Forschungsstelle Ostmitteleuropa; A 28), Dortmund 1975. -- Umfangreicher, bebildeter Quellensammelband mit Zeitzeugenberichten und Selbstzeugnissen.
- Helmut Loos: „Richard Wetz, ein deutscher Sinfoniker“, in: Musikgeschichte zwischen Ost- und Westeuropa. Symphonik - Musiksammlungen. Tagungsbericht Chemnitz 1995, hrsg. von Helmut Loos (= Deutsche Musik im Osten 10), Sankt Augustin 1997, S. 135-145.
- Wolfram Huschke: Zukunft Musik. Eine Geschichte der Hochschule für Musik Franz Liszt Weimar, Weimar 2006. -- Wetz' Tätigkeit als Kompositionslehrer findet ausführliche Erwähnung.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Richard Wetz en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
- Informoj pri Richard Wetz en la katalogo de la Germana Muzika Arkivo
- Literaturo de kaj pri Richard Wetz en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko
- klassika.info – Kurze Vorstellung des Komponisten mit Bildern und Werkverzeichnis
- musicweb-international – Artikel von Eric Schissel in „Musicweb UK“ (englisch)
- erfurt.de – Kurze Vorstellung von Richard Wetz
