5-a simfonio (Beethoven)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kapmotivo de la 5-a simfonio

La 5-a simfonio in c-minora, op. 67 de Ludwig van Beethoven apartenas al la plej famaj simfonioj de Beethoven kaj estas unu el la plej popularaj verkoj de la klasika muziko. Ĝi estas konata ankaŭ sub la nomo Schicksalssymphonie [sortosimfonio]. La kromnomo tamen ne devenas de la komponisto, sed de lia biografo Anton Schindler kaj pro tio preskaŭ ne plu estas uzata.


La kvarmovimenta verko komencas per la esenca kapmotivo, kun kiu oni identigas ofte la tutan simfonion: la tri markantaj okonoj sur G, post kiuj sekvas samdinamike (fortissimo) longe eltenata E♭.

Kadre de la romantisma kompreno de Beethoven, kiu daŭris ĝis en la 20-a jarcento, oni interpretis la "Kvinan" de Beethoven kiel „muzike objektivigita rakonto pri malvenko kaj triumfo, pri eterna homa sortolukto, pri sufero kaj savado“ (sortodramo). Simile al la 9-a simfonio kun ĝia „Odo al Ĝojo“ ĝi pritraktas per sia per aspera ad astra sian vojon tra nokto al la lumo, ekde c-minoro al C-maĵoro fundamentan ideon de la eŭropa kulturo. Kvankam ĉi tiu patosa interpretado en la nuntempo cedis al pli objektiva vidmaniero, oni tamen povas konstati, ke la kvina simfonio de Beethoven kune kun la 3-a simfonio kaj eĉ pli kun la 9-a simfonio esence influis la simfonian verkadon de la 19-a jarcento – ekde Brahms trans Ĉajkovskij kaj Bruckner ĝis Gustav Mahler. Ĝi estas krome unu el la verkoj, kiuj ĉiam denove povas impresegi kaj ŝatatojn de klasika muziko kaj ankaŭ homojn, kiuj aliakaze preskaŭ ne emas klasikan muzikon, ne laste pro sia ritma forto, kiu aperas ege markanta jam en la kapmotivo pere de la unisono de la arĉinstruimentoj.

Ludwig van Beethoven (1770–1827)

Indikoj pri la verko[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Gülke: Zur Neuausgabe der Sinfonie Nr. 5 von Ludwig van Beethoven. Peters, Leipzig 1978.
  • Wulf Konold: Ludwig van Beethoven. 5. Symphonie. Schott, Mainz 1979, 1989, ISBN 3-7957-8101-9.
  • Heinrich Schenker: Beethoven. V. Sinfonie. Darstellung des musikalischen Inhaltes nach der Handschrift unter fortlaufender Berücksichtigung des Vortrages und der Literatur. Tonwille-Verlag, Wien 1925.
  • Max Chop: Ludwig van Beethovens Symphonien (Nr. 4–6), geschichtlich und musikalisch analysiert, mit zahlreichen Notenbeispielen von Max Chop. Reclam, Leipzig 1910.
  • Renate Ulm (Hrsg.): Die 9 Sinfonien Beethovens. Entstehung, Deutung, Wirkung. Vorwort von Lorin Maazel. 6. Auflage. Bärenreiter, Kassel u. a. 2009, ISBN 978-3-7618-1241-9, (Bärenreiter-Werkeinführungen).
  • Dieter Rexroth: Beethoven. Schott, Mainz 2001, ISBN 3-442-33019-X.
  • Eliot Forbes: Beethoven. Symphony No. 5 in C minor. Norton, New York 1971, ISBN 0-393-09893-1.
  • Rainer Cadenbach (Hrsg.): Ludwig van Beethoven. Symphonie Nr. 5 c-Moll op. 67. Faksimile. Laaber-Verlag, Laaber 2002, ISBN 3-89007-408-1.

Ligoj eksterne[redakti | redakti fonton]