Perkutado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la muzika signifo de la vorto perkutado. Pri ĝia medicina signifo vidu la artikolon perkutado (medicino)
Atabako
Bongoj (tegitaj per felo)
Ĝembeo

PerkutadoPerkuto (lat.: frapi) en la muziko estas arnomo por la ludado de ĉiuj instrumentspecoj el la familio de la frap- kaj efektinstrumentoj. La perkutado validas kiel plej praa formo de muzikado kaj ege dependas laŭ instrumentado kaj ludmaniero de regionaj apartaĵoj.

En la moderna popmuziko samkiel en la frapinstrumentaro de klasika orkestro oni kombinas perkutinstrumentojn sendepende de ilia deveno aŭ kultura signifo. En la ĝenerala lingvaĵo de pop- kaj rokmuziko oni distingas inter la „klasika drumo“ kaj la „cetera perkutilaro“ (latinamerika, afrika, orientuma perkutiloj kaj pliaj). Ĉi tiu distingo malhavas objektivan bazon, ĉar drumo estas kombinaĵo devariaj perkutiloj, kiuj ege varias de muzikstilo al muzikstilo. Tamen Conga, bongoj, timbales kaj marakoj, por nomi kelkajn gravajn perkutilojn, postulas specialajn frap- aŭ ludoteknikojn, kiujn drumisto (laŭ pli malvasta senco) ne ĉiam regas – kaj reciproke.

Perkutaj efektoj ankaŭ estas genereblaj per instrumentoj ne unuavice por tio konceptitaj. Oni aplikas ilin precipe en la muziko ekde la 20-a jarcento kiel specialaj esprimiloj. Ili estas realigeblaj ekzemple per klapoklakoj je blovinstrumentoj frapoj kun la ligno de arĉo sur korpon de arĉinstrumentoj. Ankaŭ gitaristoj produktas ilin en ĵazaj aŭ solokoncertoj per frapoj, batoj aŭ tuŝetoj sur la korpon (por eviti damaĝojn ofte per malgrandaj lignoplatetoj, kiuj same generas perkutan sonon). Ankaŭ preparita piano generas perkutajn efektojn.

Voĉan imitadon de perkutado en la hiphopo aŭ en moderna akapela-kantado de voĉkantaj ensembloj oni nomas buŝperkuto.

Instrumentoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]