Frapinstrumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelke da popolaj instrumentoj
Tamburino, speco de frapinstrumento, estas ludata per frapado.

Frapinstrumento (aŭ evitinde perkutinstrumento) estas muzika instrumento, kiu faras sonon per frapado, skrapado, aŭ skuado. Tio estas eble la plej malnova speco de instrumento. Plejparto da frapmuzikilo produktas ne nur ritmon, sed ankaŭ harmonion kaj melodion. Frapmuzikiloj apartenas al du kategorioj de muzikinstrumentoj: membranofonoj, kies sonanta parto estas membrano (ekzemple la kutima tamburo), kaj idiofonoj, kies sonanta parto estas io alia (ekzemple la ksilofono).

Drumo estas aro de frapmuzikiloj ludataj de unu muzikisto, ofte uzata en rokmuziko kaj ĵazo. La drumo inkluzivas bastamburon, rultamburon, cimbalojn, ĉarlestonon, kaj aliajn frapmuzikilojn.

Ekzemploj de frapinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]