Muzika segilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surstrata muzikisto uzanta muzikan segilon en Prago.

Muzika segilo, nomata ankaŭ kantosegilo, estas man-segilo uzata kiel muzika instrumento. Kapabla produkti kontinuan glitsonon, t.e. sonon, kiu kreas eterecan tonon, tre similan al la sono de teremino. La muzika segilo estas klasata kiel plata frikcia idiofono per rekta frikcio (132.22) laŭ la sistemo Hornbostel-Sachs por muzikinstrumenta klasigo.

Muzikaj segiloj estas produktitaj dum unu jarcento, ĉefe en Usono, sed ankaŭ en Skandinavio, Germanio, Francio kaj Azio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]