Teremino
El Vikipedio
Léon Theremin ludanta fruan tereminon
Teremino estas elektronika muzikilo inventita de la rusa inventisto Léon Theremin en 1919. Ĝi estas la unua muzikilo kion oni ludas sen ĝin tuŝi. La ludanto movas siajn manojn apud la aparato, kaj tiel regas la laŭton kaj la tonaltecon de la sono.

