Lev Termen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lv Termen, ĉ. 1924.

Lev Sergejeviĉ Termen, pli poste Leon Theremin (ruse Лев Сергеевич Термен; naskiĝis 27-an de aŭgusto 1896 en Sankt-Peterburgo kaj mortis la 3-an de novembro 1993 en Moskvo) estis rusa fizikisto kaj malkovristo. Li elpensis la instrumenton teremino (nomata laŭ li), kiu estis la unua aparato, kiu produktis elektrajn sonojn kaj estas rigardata kiel antaŭulo de la pli postaj sintezilodrumomaŝino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Termen absolvis la Sankt-Peterburgan konservatorion en fako violonĉelo kaj studis poste fizikon en la Sankt-Peterburga universitato. Ekde 1919 gvidis li la fizikan-teknikan instituton en Petrogrado kaj kunlaboris ekde 1923 kun la Moskva Instituto pri muziksciencoj. Li malkovris en 1919/1920 la tereminon en la laboro, por elektraj svingoj. Tiutempe nomis li tiun ankaŭ eterofono. Oni prezentis du jarojn poste la tereminon en Moskvo.

Li pluevoluigis en la 1920-aj jaroj la televidilon kaj grave plibonigis la bildodetaligon. Por tio Termen anstataŭigis la truojn en la Nipkov-disko je spegulordigo kaj atingis en 1927 jam transmision de 100 vicoj sur grandsurfaca projektado. Liaj sukcesoj, rezultoj ne estis publikigitaj, sed la soveta sekretservo uzis tion por spionado pri personoj. (La tiam konata mondrekordo estis 48 vicoj.)

Termen ekde 1927 komencis mondan turneon kun la teremino kaj entuziasmigis la publikon per sia „Fantoma muziko“. Termen ekloĝis en 1928 en Novjorko kaj patentigis en la Usono la tereminon kaj vendis la produktan licencon al RCA. Termen usonigis sian nomon kaj nomis sin Leo(n) Theremin. Li konstruigis en Novjorko ian scienc-fikcian studion, en kiu li prizorgis la riĉajn sponsorojn kaj apogantojn kun la plej novaj - tiutempe revoluciaj - "Ludiloj“.

Termen en 1938 reveturis al la Sovetunio inter nekonataj cirkonstancoj, kie oni baldaŭ arestis lin pro kontraŭsoveta propagando kaj juĝis lin je 10-jara prizono. Li restadis en Siberio en gulago, pli poste laboris en akademio por prizonigitaj sciencistoj en Moskvo, kie li laboris por evoluigo de aviadiloj. Post malfondo de tiu grupo, li laboris same kiel juĝito pri propraj evoluigoj. Li evoluigis diversajn subaŭskultilojn. Post elpenso de unu el la unuaj subaŭskultiloj por NKVD, li ricevis Stalin-premion de la unua klaso. Li havis tiel la eblecon por forlasi la prizonon, sed li preferis laboron en la kutima medio. Post lia liberigo, li laboris plu por la soveta sekretservo.

Oni longtempe pensis en la okcidentaj landoj, ke li estis murdita jam en 1938. Li por longtempe malaperis el la publika vivo, sed en 1963 iĝis direktoro de sekcio pri akustika esploro en la Moskva konservatorio. Kvar jarojn poste, li eklaboris en la Fizika Fakultato de la Moskva Ŝtata Universitato.

Li ekmembriĝis en la KPdSU en 1990, iomete antaŭ ties malfondo. Li mortis en 1993, en aĝo de 97 jaroj, kiel la "soveta Faust“, kiel nomis lin en biografio de Bulat Galejev.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Булат Галеев: Советский Фауст: Лев Термен - пионер электронного искусства
  • Albert Glinsky: Theremin: Ether Music and Espionage