Nipkov-disko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nipkow disk.svg

La Nipkov-disko estas aparato, elpensita de Paul Nipkow (1860-1940) por transformi bildojn al bilderoj por poste rekunigi ilin aliloke.

Nipkow patentigis mekanikan televidilon en 1883. Ĝi havis la saman principon kiel ĉe la hodiaŭa televidilo: ĝi erigis la bildon al vicoj kaj tiujn vicojn al bildopunktoj. Li volis transformi lumon de la bilderoj al elektra signalo, ĉe la riceva stacio reen al bilderoj, bildoj. La diserigon kaj la rekunigon ĝi volis realigi per la mekanika aparato, la t.n. Nipkov-disko. Sur la Nipkov-disko estas truoj en spirala vojo, tiom da truoj, je kiom da vico ni volas disigi la bildon. Komence superkuras la bildon la plej supra truo, tio estos la unua vico. Poste sekvas la dua truo kaj tiel plu ĝis la plej suba truo ĉe la bildosubo. Malantaŭ la disko, li volis uzi lumsensasn selenĉelon, kiu transformas la lumimpulsojn al kurentaj impulsoj. La ricevilo estas same Nipkov-disko, kiu same, precize turnas kun disko de la sendilo, malantaŭ kiu eklumas lumigilo kun tia forto, kian lumforton havas la tastita bildero.

La Nipkov-disko ne disvastiĝis pro la malbona bildoformigo, teknikaj malfacilaĵoj. la Nipkov-diskoj malaperis desur la merkato fine de la 1930-aj jaroj, kiam aperis la katodtubaj televidiloj.

Oni uzas principon de Nipkov-diskoj kelkfoje ĉe kosmosondiloj kaj ĉe kunfokusa mikroskopo, elpensita de Mojmir Petran.