Radio Corporation of America

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Radio Corporation of America (RCA) estas hodiaŭ (2005) komerca marko, kiun uzas la firmaoj Thomson Consumer Electronics of France kaj Bertelsmann AG (ekde 2004 Sony BMG) por parto de siaj produktoj.

Thomson produktas televidilojn, aŭdio- kaj satelit-aldonaĵojn, same similajn produktojn de la distriĝa elektroniko kun muziketikedo RCA Records. Ekde 2002, la televidila branĉo de RCA apartenas al ĉina firmao TCL.

La Bertelsmann AG posedas RCA Victor kaj vendas dismonde Audio-KDj kun RCA-etikedo.

Antaŭhistorio de RCA[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito, la patentoj de la pli grandaj firmaoj (en radiotekniko) de Usono estis kun gviditaj por pli efektive produkti por la armeo.

Tiutempe la sendrataj komunikaj aparatoj estis grandparte produktitaj por la usona armeo. La bazon de RCA formis la itala-usona entrepreno American Marconi, kies uzinajn posedaĵojn deproprigis la Usona Mararmeo kaj kunlaborigis la firmaojn General Electric, Westinghouse kaj United Fruit Company.

Post la unua mondmilito, multaj usonaj civitoj rigardis la radiofonon kiel naturan monopolon. La Usona Mararmeo provis akiri tiun monopolon, sed sensukcese. Owen Young povis konvinki la usonan kongreson, ke General Electric (GE) kaj American Telephone and Telegraph (AT&T) formu internacian radiomonopolon.

RCA iĝas granda konzerno[redakti | redakti fonton]

La Radio Corporation of America iĝis Akcia Kompanio en 1919 en plimulta posedo de General Electric (GE), kies afergvidanto iĝis David Sarnoff. RCA transprenis posedaĵojn de American Marconi kaj respondecis pri surmerkatigo de radioaldonaĵoj de GE kaj Westinghous. RCA ankaŭ akiris patentojn de United Fruit kaj Westinghouse reciproke al posedaj rajtoj.

RCA aĉetis la radiostaciojn WEAF kaj WCAP de AT&T kaj kunfandis ilin kun la propraj sendaj stacioj kiel WJZ el Novjorko kaj WRC el Vaŝingtono al nova elsenda ĉeno National Broadcasting Company (NBC).

RCA aĉetis en 1929 Victor Talking Machine Company, la tima plej grandan sondiskan kompanion de la mondo, kiu produktis krom la diskoj - marko "Victrola" - ankaŭ disk-ludilojn. RCA nomis tiun nun RCA-Victor. Kun Victor akiris RCA ankaŭ la rajtojn je tiam plej konata komerca marko de la amerika kontinento, je hundo Nipper. La eŭropajn kaj la Commonwealth-rajtojn de la logoo, aĉetis la His Master's Voice, kiu hodiaŭ apartenas al EMI Group. RCA-Victor produktis multajn radiofonografojn. La firmao evoluigis ankaŭ novajn teknikojn por tonigo de filmoj.

RCA en 1939 prezentis 441-vican televidan sistemon sur la Novjorka Monda ekspozicio. Post standardigo de la usona televida sistemo je 525 vicoj kaj 30 bildoj po sekundo, startis la 1-an de julio 1941 la unua transmisio de komerca televidado en Usono. La dua mondmilito plidaŭrigis evoluigon de la televidado, sed tuj post la milito, RCA komencis tuj vendi televidilojn.

La monopola stato de RCA estis rigardata pli kaj pli kiel malamika al konsumantoj kaj al merkataj rilatoj. Tio kondukis fine al disbato de ambaŭ NBC-Radionetwork per FCC. La Supera Kortumo de Usono konfirmis la decidon. La 12-an de oktobro 1943, la NBC Blue-Network estis vendata al Life Savers (posedanto estis la dolĉaĵa magnato Edward J. Noble) kontraŭ 8.000.000 dolaroj. NBC Blue estis alinomata al The Blue Network kaj en 1946 al American Broadcasting Company (ABC). La NBC Red-radioreto ricevis la nomon NBC kaj restis posedaĵo de RCA.

RCA-Victor evoluigis en 1949 la unuan 45 rpm-sondiskon kaj surmarketigis tion kiel respondon al sondisko kun 33 1/3 "LP" de CBS/Columbia.

La kolortelevida sistemo de RCA en 1953 estis deklarita fare de NTSC al standardo por la usona televidado. La RCA-Kameraoj kaj TV-produktaj aparatoj iĝis standardoj por multaj subfirmaoj la Big Three (ABC, CBS kaj NBC).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]