Miĥail Glinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miĥail Glinka en 1856 antaŭ morto

Miĥail Ivanoviĉ GLINKA (cirile: Михаи́л Ива́нович Гли́нка), * 2-an de majo (jul. ) / 1-an de junio (greg.) 1804 en bieno Novospasskoje, Smolenska gubernio, Rusia Imperio; † 3-an (jul.) / 15-an (greg.) de februaro 1857 en Berlino estis la fondinto de la nacia skolo de rusaj komponistoj kaj estas ofte konsiderata kiel la patro de rusa klasika muziko.

Lia pianokomponaĵo Motif de chant national estis ekde 1990 ĝis 2001 sub la titolo La Patriota Kanto nacia himno de Rusa Federacio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj nomiĝis Ivan Nikolajeviĉ Glinka kaj Evgenia Andrejevna Glinka, kiuj origine estis la duaj gekuzoj. La patro, eksa armea kapitano, estis riĉa bienmastro.

La gepatroj preferis transdoni edukadon de la filo al lia avino Tekla Aleksandrovna, ĉar Miĥail denaske estis nervoza kaj malforta infano.

Post ŝia morto en 1810 la knabo estis movita al bieno de la patrina onklo Afanasij Glinka. Tie li unufojon aŭskultis la onklan orkestron, kies repertuaro inkludis verkojn far Haydn, Mozart, Beethoven k.a. Muziko okazigis neforviŝeblan impreson je juna Glinka, kiu petis instrui ĝin al li. La estonta muzikisto precipe estis ĉarmita per la sonoj de violono kaj fluto.

Kiam Miĥail aĝis 13 jarojn, lin oni veturigis al Sankt Peterburgo, por studi en pensionato por infanoj de la nobelaro. Tie li instruiĝis bone pianludi, violonludi kaj kanti.

Somere de 1822 Glinka sukcese finis la pensionaton kiel Kolegia sekretario kun tre alta la 10-a rango, kio rajtigis al li okupi prestiĝan postenon en la administracio.

Ekde majo de 1824 li servis en Konsilio de trafiko kaj samtempe komencis komponi.

Poste li ofte vojaĝis eksterlanden por kuraci sin, konatiĝi kun la naciaj muzikoj kaj muzikistoj.

Aprile de 1835 Glinka edziĝis al Maria Petrovna Ivanova kaj reloĝiĝis en bieno Novospasskoje kune kun patrino, fratino Ludmila kaj edzino.

La 27-an de novembro 1836 okazis la premiero de opero "Ivan Susanin", kiu antaŭ kelkaj tagoj ektitoliĝis kiel "Vivo pro la caro" laŭ deziro de tiama rusia imperiestro Nikolao la Unua. Ĝi havis grandan sukceson kaj furoras ĝis nun.

Samtage de 1842 okazis la premiero de lia dua opero "Ruslan kaj Ludmila" laŭ motivo de samnoma verko far Aleksandr Puŝkin, kiu fariĝis la grandioza memoraĵo pri la eminenta rusa poeto.

Aprile de 1856 Glinka veturis al Berlino, kie li instruis kantoarton kaj multe komponis.

Komence de 1857 li grave malvarmumis kaj mortis la 3-an de februaro 1857. Lin oni tie sepultis. Poste la fratino veturigis la kadavron en Peterburgon kaj resepultis la fraton en Aleksandr Nevskij Laŭro.

Memoro[redakti | redakti fonton]

  • multaj muziklernejoj en Rusio kaj landoj de eksa Sovetunio portas nomon Glinka;
  • kelkaj stratoj kaj placoj nomiĝas Glinka;
  • ekde 1973 tiam malkovrita planedeto nomiĝas 2205 Glinka;

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ĥorverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Drinkkanto laŭ Delvig, 1829
  • Ne la regula aŭtuna pluvoverŝo, 1829
  • Adiaŭa kanto de la lernantoj de la Jekaterininskij-Instituto, 1840
  • La tostokanto, 1847
  • Adiaŭa kanto de la lernantinoj de la societo por altrangaj filinoj,1850
  • La harligaĵo, 1854
  • Preĝo en malfacila vivosituacio, 1855

Pianoverkoj[redakti | redakti fonton]

Rusa poŝtmarko-eldono okaze de la 200-a datreveno de Glinka (2004); supre maldekstre: portreto de Glinka, malsupre maldekstre: lia opero Vivo pro la caro, malsupre dekstre: lia opero Ruslan kaj Ludmila
  • Kotillon, 1828
  • Finna kanto, 1829
  • Kavaleriano-trotado, 1829/30
  • Kavaleriano-trotado, 1829/30
  • Motivo el poplkanto
  • Galopado, 1838/39
  • Bolero, 1840
  • Tarantelo pri rusa popolkanto, 1843
  • Salutojn al mia hejmlando, 1847
  • Las mollares (laŭ andaluza danco)
  • Leggieramente

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Vivo pro la caro, 1836
  • Sceno ĉe la monaĥejopordo, 1837
  • Ruslan kaj Ludmila, 1842

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]