Das klagende Lied

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Das klagende Lied (La plenda kanto) estas popolfabela kantato de Gustav Mahler (1860–1911) por soloistoj, knaboĥoro, miksita ĥoro, granda orkestro kaj fororkestro. La teksto de Gustav Mahler baziĝas sur la fabelo Das klagende Lied de Ludwig Bechstein, same kiel sur la fabelo Der singende Knochen (la kantanta osto) de la fratoj Grimm. [1] La praversio de la triparta verko ekestis inter 1878 kaj 1880, kaj Mahler nomis ĝin sian „Opus 1“. Mahler prilaboris la verkon en la jaroj 1893 kaj 1898, antaŭ ol li unuafoje prezentis ĝin la 17-an de februaro 1901 je Vieno en duparta versio. La prezentado de la kompleta verko daŭras ĉirkaŭ 70 minutojn.

Ekesto kaj unua prezentado[redakti | redakti fonton]

Mahler finis en 1878 en la aĝo de 18 jaroj sian trijaran edukadon ĉe la Konservatorio de la Muzikŝatantoj kaj samjare sukcesis ankaŭ per la gimnazia ekzameno. Poste li konceptis plurajn muzikajn verkojn, kiujn li tamen forĵetis jam dum la verkado. Samjare li verkis la poeziaĵon por Das klagende Lied. Mahler ja transprenis la titolon kaj la motivon de la ruĝa floro de Bechstein, sed dum la plua agado li sekvis la fratojn Grimm. Ekde 1879 li komencis per la komponado, kiu estis finita la 1-an de novembro 1880 kiel „fabelo en tri sekcioj“.[2] En 1881 li sinproponis per ĉi tiu komponaĵo por la Beethoven-Premio de la Societo de la Muzikŝatantoj en Vieno, sed jam en la antaŭtempo li estis rifuzita fare de la ĵurio. Poste li provis prezenti la verkon ĉe aliaj konkursoj, sed havis same malmultan sukceson.

Post tio Mahler translaboris la verkon unuafoje en la jaro 1883 kaj reduktis la gigantajn dimensiojn. Ĉe ĉi tiu sencindrigo li eliminis la 1-an parton, „Das Waldmärchen“, same kiel la fororkestron en la 2-a kaj 3-a partoj. Li reduktis la nombron de soloistoj ekde 11 sur 4, je kio ankaŭ forfalis la knabovoĉoj. Li ankaŭ reduktis la nombron de harpoj de 6 al 2. Nur en 1898, kiam Mahler jam estis direktisto de la Viena Kortegopero, Mahler trovis eldoniston. Antaŭ la preparado de la presado Mahler denove translaboris la verkon, en kiun li reenigis la fororkestron en la 3-a parto.

La 17-an de februaro 1901 Mahler povis unuafoje prezenti la verkon en ĉi tiu translaborita duparta versio sub sia direktado kaj kun renomaj soloistoj. En la kritikaro Das klagende Lied trafis sur malmulta pozitiva resonanco. La muzikkritikisto kaj biografiisto de Brahms, Max Kalbeck, skribis: „Interese je ĉi tiu verko estas por la muzikisto lia tekniko. Ni aplaŭdas ĝin per timtremado.“ [3]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

1-e Waldmärchen (arbara fabelo)[redakti | redakti fonton]

La poemo de Mahler ekprenas la formon de balado. En Waldmärchen ĝi rakontas la antaŭhistorion. „Estis iam fiera reĝino …“. Juna reĝino forrifuzas ĉiun svatiĝanton kaj volas edzigi nur tiun, kiu trovas en la arbaro certan ruĝan floron. Ekde nun la teksto sekvas plie la fabelon de la fratoj Grimm en la versio el 1819. Du fratoj, el kiuj la pli aĝa estas perfortema, la pli juna tamen mildkora, ekiras por serĉi la floron. Post kiam la pli juna trovis la floron, li metas ĝin ĉe sian ĉapelon kaj ekkuŝas por dormi. La pli aĝa frato traboras la dormanton sub saliko per sia glavo kaj alprenas la floron.

2-e Der Spielmann (la bardo)[redakti | redakti fonton]

La transkondukado reekprenas la motivon de la saliko.

  "Ĉe la salik' en la arbar',
  flugetas la strigoj kaj korvoj,
  tie kuŝas blonda kavalir'
  Sub foli' kaj flor' entombigita. … "

La rekantaĵo „Sufer', ho ve, sufero!“ trairas ekde nun ankaŭ muzike la verkon kiel gvidmotivo.

Vojaĝanta bardo, preterpasanta la salikon, trovas blankan oston kaj skulptas el ĝi fluton. En la momento, kiam li metas la fluton al la buŝo, la fluto ekkantas:

  "Aĥ bardo, kara mia bard',
  Aŭskultu mian plendon
  Pro belkolora eta flor'
  Mortbatis min mia frato
  Kadavro mia en l' arbar'!
  La frat' edzos de ravulin'!“

Ĉiufoje, kiam la bardo almetas la fluton, eksonas la sama makabra kanto.

3-e Hochzeitsstück (geedziĝfesta peco)[redakti | redakti fonton]

Dum siaj vojaĝoj la bardo venas al la reĝa kastelo, kie la juna reĝino ĵus festas la geeziĝon kun la fratomurdinto. Denove eksonas la kanto de la osto. La reĝo elŝiras al la bardo la fluton kaj metas ĝin mem al la buŝo. En ĉi tiu momento la kanto de la kanta osto ŝanĝiĝas en akuzon kontraŭ la reĝo:

  „Ho frato, kara mia frat' …“

La reĝino sinkas svena sur la grundon, la gastoj fuĝas, kaj la kastelo ruiniĝas.

Prezentopraktiko[redakti | redakti fonton]

La partituro de la praversio restis konservita kaj herediĝis trans Justine, la plej favorata fratino de Mahler, al ties filo Alfred Rosé. Ĉi tiu direktis en 1934 je Brünn la unuan prezentadon de la 1-a parto. En 1935 li kombinis la unuan parton kun la reviditan version de la 2-a kaj 3-a partoj, per kio ekestis miksversio. La reston de la praversio li retenis kaj ne publikigis ĝin, sed vendis la partituron en 1969 al la kolektisto James M. Osburn, kiu siaflanke donacis ĝin al Universitato Yale. [4]

La verko ekzistas nuntempe en tri versioj, je kio komence nur venkis la de Mahler revidita duparta versio el 1898. En 1970 Pierre Boulez sonregistris la miksversion enigante la Waldmärchen (arbara fabelo). La praversion publikigis Reinhold Kubik en 1997 en kritika eldono de la kompleta verkaro, kaj samjare ĝin unuafoje prezentis Kent Nagano. La germana unua prezentado de la praversio okazis la 28-an de novembro 1997, denove direktata far Kent Nagano en la hamburga koncertejo Laeiszhalle.

Enordigo[redakti | redakti fonton]

Das klagende Lied ja staras ankoraŭ en la tradicio de la muzika malfruromantismo sub la influo de Wagner, montras tamen ankaŭ en la praversio jam memstaran personan stilon de Mahler. Karakteriza estas la uzado de gvidmotivoj.[4] Mahler trovis, simile kiel antaŭ li Mendelssohn, jam en la aĝo de 19 jaroj al propra tonlingvo. La antaŭaj junaĝaj komponaĵoj de Mahler plejparte perdiĝis.

Unuaj sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Blaukopf: Gustav Mahler oder Der Zeitgenosse der Zukunft. Molden, Wien 1969. Taschenbuchausgabe: dtv, München 1973, ISBN 3-423-00950-0
  • o. Verf.: Mahler. Das klagende Lied. Beiheft zur Aufnahme der Urfassung unter Kent Nagano. 1998
  • Janina Klassen: Als Mahler gefunden. Die Urfassung des „Klagenden Liedes“, in: Programmheft des NDR Sinfonieorchesters vom 28. November 1997, anlässlich der deutschen Erstaufführung.
  • Reinhold Kubik: Werkgeschichte und Fassungen. Zu Mahlers Revisionen des „Klagenden Liedes“, in: Programmheft des NDR Sinfonieorchesters vom 28. November 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mahler. Das klagende Lied. Beiheft zur Aufnahme der Urfassung 1998, S. 10.
  2. Citaĵo el la praversio de la partituro de Mahler ĉe Janina Klassen: Als Mahler gefunden. Die Urfassung des „Klagenden Liedes“, en: Programmheft des NDR Sinfonieorchesters vom 28. November 1997.
  3. zit. laŭ: Kurt Blaukopf: Gustav Mahler oder Der Zeitgenosse der Zukunft. Molden, Wien 1969. Taschenbuchausgabe: dtv, München 1973, ISBN 3-423-00950-0, S. 51.
  4. 4,0 4,1 Reinhold Kubik: Werkgeschichte und Fassungen. Zu Mahlers Revisionen des „Klagenden Liedes“, in: Programmheft des NDR Sinfonieorchesters vom 28. November 1997.