Knaba ĥoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Knaboĥoro)
Saltu al: navigado, serĉo
knaba ĥoro de la katedralo de Roskilde en Danio

En knaba ĥoro la kantajn voĉojn de soprano kaj aldo kantas ne virinoj (kiel en miksita ĥoro de plenkreskuloj), sed knaboj, koresponde nomataj ĥorknaboj. Iuj knabaj ĥoroj nur konsistas el prapuberaj knaboj kaj do nur el sopranaj kaj aldaj voĉoj, sed kutime aldone al la infanaj voĉoj ankaŭ kantas iuj adoleskuloj tuj post la voĉoŝanĝiĝo, tamen ne jam plenkreskaj; tiuj ĥoroj tiam ankaŭ povas kovri la voĉkategoriojn tenoro kaj baso.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la kristanisma liturgio kantado de ĥorknaboj ekde la pleja komenco de la kristana movado havis grandan rolon. La diraĵo de Sankta Paŭlo, ke "virinoj silentu en la eklezio" (latine mulieres en ecclesiis taceant) korespondis al la grandparte patriarkisma tradicio de la frua kristanisma eklezio. Tiel la evoluo de voĉa polifonio ("plurvoĉeco") en la kristana liturgio de la Mezepoko tra la Renesanco kaj la Baroko plejparte, kvankam ne ekskluzive, okazis en senvirinaj ĥoroj el viraj, el knabaj aŭ el viraj kaj knabaj kantistoj.

Pro tiu tradicio, en la kulture forte per la kristanismo influitaj kulturoj de la mondo knabaj ĥoroj ĝis nun ofte ligiĝas al la flegado de kristana muziko kaj la kantado en kristanaj preĝejoj.

Ekde la mezo de la 19-a jarcento en Eŭropo kaj Ameriko, poste ankaŭ en la aliaj mondopartoj, ekestis unuaj nereligiaj ĥoroj de neplenkreskuloj, kaj en ili miksiĝis knaboj kaj knabinoj. La unuaj tiaj infanaj ĥoroj plejparte ekestis en lernejoj kaj celis praktike proksimigi muzikon al la lernantoj, poste ankaŭ ekekstis infanaj ĥoroj subtenataj de urbaj institucioj, de religiaj paroĥoj kaj en iuj lokoj ankaŭ de politikaj organizaĵoj. La populariĝo de miksitaj infanaj ĥoroj, en kiuj kunkantas knabinoj kaj knaboj, tamen ne rezultigis formorton de la pura knabaj ĥoroj. En la 20-a jarcento, aparte post la Dua Mondmilito en Eŭropo kaj Ameriko, fondiĝis multaj novaj knabaj ĥoroj. Ĉar ili plejparte ne plu limiĝas al la kantado de kristanismaj ĥoraj verkoj kaj sekve ankaŭ ne praviĝas pro tiu celo, ili vivas kaj pro la kantemo de la partoprenantaj knaboj kaj pro la interesiĝo de la muzikema publiko en koncertoj de la ĥoroj.

la ĥoro Wiltener Sängerknaben en la preĝejo de Sankta Roĥo en Vieno

Aparte en okcidenta Eŭropo, inter alie en Germanlingvio kaj Franclingvio, knabaj ĥoroj daŭre havas altan reputacion. Iuj el ili estas tradiciaj ekleziaj ĥoroj, kiel la Regensburger Domspatzen el la urbo Regensburg, fondita en 975, la Thomanerchor en Lepsiko, fondita en 1212, la Kreuzchor en Dresdeno, fondita en la 13-a jarcento, kaj la ĥoro Wiener Sängerknaben de Vieno, fondita en 1498. Aldoniĝas novfondiĝoj de la 20-a jarcento kiel la knabaj ĥoroj Knabenkantorei Basel en Bazelo, fondita en 1927, Windsbacher Knabenchor, fondita en 1946, Stuttgarter Hymnus-Chorknaben, fondita en 1900, Knabenchor Hannover, fondita en 1950 aŭ Tölzer Knabenchor, fondita en 1956. La plej multaj el tiuj knabaj ĥoroj kovras la tutan voĉan gamon de soprano ĝis baso; la probable plej konata escepto estas la viena ĥoro Wiener Sängerknaben, kiu ekskluzive havas prapuberajn voĉojn de soprano kaj aldo.

En Franclingvio inter alie menciindas la ĥoroj Petits Chanteurs à la Croix de Bois en Parizo (kiu famiĝis pro la kineja filmo La Cage aŭ rossignols, "la kaĝo de najtingaloj", de 1945), Petits Chanteurs à la Croix Potencée en Tuluzo, Petits Chanteurs de Saint-André en ColmarPetits Chanteurs de Sainte-Croix de Neuilly-sur-Seine (Francio), sed ankaŭ ekzemple Petits Chanteurs du Collège Saint-Pierre en Bruselo (Belgio) aŭ Petits chanteurs du Mont-Royal en Montrealo (Kebekio).

La membroj de tiaj ĥoroj plejparte estas knaboj en aĝo inter 9 kaj 14 jaroj, en frua stadio de sia muzika eduko kaj de sia arta matureco. La eblecoj sursceneje realigi tre komplikajn ĥorajn verkojn, tial estas limigitaj. Aliflanke la junaj voĉoj, kiujn multaj aŭskultantoj emas priskribi kiel aparte "puraj kaj klaraj", donas al la ĥora sono apartan karakterizaĵon.

Aparte en la landoj de okcidenta Eŭropo, unuavice en Francio, Belgio, Svisio kaj Germanio, en 2004 la kineja filmo Les Choristes ("la ĥorknaboj"), kun multaj belsonaj muzikaĵoj kantataj fare de knaba ĥoro, estis granda publika sukceso kaj kontribuis al reentuziasmiĝo de multaj infanoj (knabinoj samkiel knaboj) pri ĥora kantado.

Granda problemo, kiun nuntempe frontas la knabaj ĥoroj, estas la plifruiĝo de la pubera voĉoŝanĝiĝo. Dum ĝis la 19-a jarcento kutime knaboj ĝis la 17-a vivjaro aŭ pli poste povis kanti voĉojn de soprano kaj aldo, nun la voĉoŝanĝiĝo ofte okazas en la 12-a aŭ 13-a vivjaro. Konsekvenco estas unuflanke la kvanta malmultiĝo de taŭgaj kantovoĉoj, kaj ankaŭ la perdo de multjare spertiĝintaj kaj edukitaj ĥoraj kantistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]