Les Choristes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La ĥorknaboj
Afiŝo de la filmo
Afiŝo de la filmo
Originala titolo Les Choristes
Produktadlando Flago-de-Francio.svg Francio
Originala lingvo franca
Kina aperdato 17-a de marto 2004
Daŭro 96 minutoj
Ĝenro drama komedio
muzika filmo
Kameraado Q2939262, Q3166190
Buĝeto 5 500 000 €
Reĝisoro(j) Christophe Barratier
Produktisto(j) Arthur Cohn
Jacques Perrin
Gérard Jugnot
Scenaro Christophe Barratier kun Philippe Lopes-Curval
Muziko Bruno Coulais
Ĉefrolantoj Gérard Jugnot
Maxence Perrin
Jean-Baptiste Maunier
François Berléand
Kad Merad
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Les Choristes - en Esperanto "La ĥorknaboj" - estas muzika kineja filmo franclingva, kiu realiĝis gvide de la reĝisoro Christophe Barratier. La filmo publikiĝis en 2004. Krom en Francio, kie la produktaĵo iĝis unu el la plej grandaj sukcesoj de la nacia historio pri kino, ĝi aparte sukcesis en la najbara lando Germanio, kie pli ol miliono da spektantoj rigardis la filmon kineje, kaj multaj pliaj hejme per lumdiskego.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En 1949, la senlabora muzikinstruisto Clément Mathieu ricevas la postenon de edukisto en lerneja orfejo kaj edukejo por sendisciplinaj knaboj. La regometodoj de la direktoro Rachin estas imprese kruelaj kaj nehumanecaj, kaj koresponde sovaĝe ŝajnas esti la knaboj tie "gardataj". Clément Mathieu sekrete entuziasmigas la knabojn por ĥora kantado, malfermas iliajn animojn kaj fine eĉ konvinkas la kruelan direktoron akcepti iom pli homecan rigardon al siaj subuloj. Kiam tamen tragike incendie forbruliĝas granda parto de la konstruaĵo, la direktoro rapidas kulpigi la "sendisciplinigajn" muzikajn instrumetodojn de Clément Mathieu kaj maldungas lin. Kiam la instruisto forlasas la orfejon kaj edukejon, eta orfo elŝteliĝas el la "malliberejo" kaj kaŝe akompanas la instruiston, kiu kvankam li ne havas leĝan rajton teni la knabon ne sukcesas resendi lin al tiom senkora ĉirkaŭaĵo. Kelkajn monatojn pli poste konatiĝas la kruelaj instrumetodoj de direktoro Rachin, kiu mem senposteniĝas, la knaboj ricevas pli homecan edukon kaj iuj neorfoj el ili ankaŭ revenas al siaj familioj. En la koro ili tamen tenas la sonojn de la ĥora kantado, kaj tre multajn jarojn poste rerenkontiĝas la eksa orfa knabo fuĝinta kun la instruisto, Pépinot, kaj la eksa soloisto de la knaba ĥoro, Pierre Morhange, kiu tenis sian vekitan entuziasmon pri muziko kaj iĝis agnoskata orkestra dirigento. La magio de muziko ŝanĝis la vivon kaj de la lernejaj knaboj kaj de la instruisto - kaj ĝi kortuŝas ankaŭ la filmajn spektantojn.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Pli da detaloj pri la filmo[redakti | redakti fonton]

  • La filmo estis unu el la plej grandaj sukcesoj en la historio de la franclingva kino: Jam dum la unuaj ses semajnoj nur en Francio vidis ĝin 8,5 milionoj da kinejaj spektantoj.
  • En la francia televido ĝi unuafoje montriĝis la 25-an de aprilo 2006 en la kanalo France 2 kaj kolektis 11,5 milionojn da spektantoj antaŭ la televidiloj[1].
  • Fakte temas pri nova filma versio de kineja filmo jam produktita nigra-blanke en la jaro 1945. Tiu origina filmo de la reĝisoro Jean Dréville nomiĝis La Cage aux rossignols ("La Kaĝo de Najtingaloj") kaj prezentis plurajn elstarajn membrojn de la knaba ĥoro Petits Chanteurs à la Croix de Bois ("Etaj Kantistoj de la Ligna Kruco").
  • Kontraŭe al la antaŭa filmo La Cage aux rossignols, la filmo de 2004 ne finiĝas feliĉe. Kvankam ne temas pri vere tragika fino, ĝi lasas multajn pordojn malfermaj pri eblaj estontaj evoluloj de la personaĵoj, kaj pri Clément Mathieu, por la orfeto Pépinot kaj pri la aliaj infanoj de la edukeja ĥoro.
  • La sukceso de la filmo ŝuldiĝas je granda parto al la muziko komponita fare de Bruno Coulais. La filma produktejo ricevis multegajn petojn de infanaj ĥoroj pobulkigi la ĥorajn notarojn kaj fine konsentis plenumi tiun peton. La ĥoraj kantoj el la filmo regule aperis en televidaj elsendoj de Franclingvio kaj ankaŭ de la najbaraj lingvoregionoj kiel Germanlingvio okcidente kaj Nederlandlingvio norde de Francio post la publikiĝo de la filmo.
  • Ne mirigas ke la sukceso de la filmo en Francio instigis kreskiĝantan intereson inter infanoj pri ĥora muziko. Krome ankaŭ tre kreskis la konateco de la kastelo de Ravel proksime de Thiers, kie kreiĝis la filmo - la jara nombro de vizitantoj post la filma publikigo triobliĝis.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Eŭropa Filmpremio 20005: plej bona filma muziko
  • Kineja premio César 2005 (Francio): premioj en la kategorioj plej bona muziko kaj plej bona sono, plus 6 kromaj nomumoj

Pliaj premiaj nomumoj[redakti | redakti fonton]

  • Akademia premio (Oscar) 2005 : Oscar de la plej bona kanzono originala por la kanto Vois sur ton chemin ; Oscar de plej bona filmo en lingvo alia ol la angla
  • Premio BAFTA 2005 : 3 nomumoj (en la kategorioj plej bona filmo en lingvo alia ol la angla, plej bona adapto de scenaro kaj plej bona muziko)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. plej sukcesaj televidaj programoj en Francio 2006 (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]