Muzika filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filma afiŝo por la muzika filmo Top Hat de 1935

Muzika filmo estas filmo en kiu kantoj kantitaj de la karakteroj estas interplektitaj en la rakonton, kelkfoje akompanataj de dancado.

La kantoj kutime antaŭenigas la intrigon aŭ evoluigas la gravulojn de la filmo, sed en iuj kazoj ili servas nur kiel rompiĝoj aŭ "paŭzoj" en la rakonto.

La muzika filmo estis natura evoluo de la sursceneje prezentita muzikalo post la apero de sonfilma teknologio. Tipe, la plej granda diferenco inter muzikaj filmoj kaj muzikaloj estas la uzo de malhelaj fono-scenoj kaj lokoj, kiuj estus nekredeblaj en teatro. Muzikaj filmoj karakterize enhavas elementojn kiuj memoras teatron. La interpretistoj ofte traktas siajn kantojn kaj dancajn nombrojn kvazaŭ viva aŭdienco rigardadus. Fakte, la filma spektanto iĝas la teatra spektantaro, ĉar la prezentisto rigardas rekte en la kameraon kaj prezentas al ĝi.

Kiam Parizo estis Parizo eĉ por ni esperantistoj de 1989, kun la muziko de la belga kantistino kaj gurdisto Nikolin', laŭdire estas la unua muzika filmo en Esperanto.

Ekzemploj de iuj muzikaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de iuj muzikaj filmoj kun propraj artikoloj en esperantlingva Vikipedio: