Faubourg 36

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Faubourg 36
Afiŝo de la filmo, centre kun akordeono la knabo Jojo (Ĵoĵo)
Afiŝo de la filmo, centre kun akordeono la knabo Jojo (Ĵoĵo)
Originala titolo Faubourg 36
Produktadlando Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Originala lingvo franca
Kina aperdato la 6-an de septembro 2008 en la internacia filmfestivalo de Toronto, Kanado
Daŭro 120 minutoj
Ĝenro drama komedio
muzika filmo
Kameraado Q7817686
Reĝisoro(j) Christophe Barratier
Scenaro Christophe Barratier kun Pierre Philippe
Muziko Reinhardt Wagner
Ĉefrolantoj
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Faubourg 36 estas kineja filmo en franc-german-ĉeĥa kunlaboro realigita gvide de la reĝisoro Christophe Barratier. Temas pri la dua plena kineja filmo fare de la realigisto de la sukcesa franclingva kineja filmo Les Choristes de 2004, en kiu [krom aliaj junaj rolistoj] same ĉefrolis la aktoroj Gérard Jugnot (tiam 53-jara) kaj Maxence Perrin (tiam 8-jara).

La filmo - produkita en filmstudioj de Parizo kaj Prago - ricevis iom malsamajn titolojn laŭ naciaj lingvoj: En la franca originalo, ĝi nomatas "Faubourg 36", en aliaj lingvoj kiel la angla, ĉeĥa kaj finna havas la nomon "Paris 36" kaj en pliaj lingvoj kiel la germana kaj hispana la titolon "Paris, Paris" (germane ampleksigita per la aldono "Monsieur Pigoil auf dem Weg zum Glück", do "s-ro Pigoil survoje al feliĉo").

Post la granda publika sukceso de la filmo Les Choristes krom en Francio aparte la najbara lando Germanio, kie pli ol miliono da spektantoj rigardis ĝin kineje, kaj multaj pliaj hejme per lumdiskego, ĉi-tiu produktaĵo iom alkroĉiĝas al tiu sukceso per elstarigo de de la samaj aktoroj - la simpatie maljuna Gérard Jugnot (nun 57-jara) kaj la ĉarme juna Maxence Perrin (nun 12-jara) - la temo estas tute alia, sed ambaŭ verkaĵojn unuigas forte peza, trista, tragika nuanco nekutima por filmaj komedioj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En la silvestra nokto, kiu komencigas la jaron 1936, en ĉeurbocentra kvartalo (france Faubourg) de Parizo la senskrupula kapitalisto Galapiat tiom premas la posedanton kaj direktoron de eta muzikteatrejo repagi siajn ŝuldon ĝis noktomezo aŭ transdoni la teatrejon, kiun la kapitalisto fermos, malinstalos kaj vendos la valoran terenon. La muzikteatra direktoro ne havas la necesan monon, pafmortigas sin kaj s-ro Galapiat ricevas la teatrejon. La teatraj dungitoj iĝas senlaboruloj, sed la plano malkonstrui la teatrejon ne tuj estas realigita. La nun senlaboraj teatraj laboristoj malsame solvas la problemon kiel pluvivi - ekzemple s-ino Viviane Pigoil malaperas kun amanto, burĝa komercisto de alkoholaĵoj, kaj divorciĝas, dum la eksedzo s-ro Pigoil rezignacie kutimiĝas al la malriĉeco de si kaj la juna filo; la filo Jojo tamen sekrete lernas ludadon de akordeono ĉe malsociema maljuna najbaro kaj perludas monon per surstrata akordeonado. Kiam la polico kaptas la knabon kaj akuzas lin pri almozpetado, la ŝtataj instancoj transdonas lin al la patrino kaj ties nova edzo, kaj la tristega patro ne ricevas la rajton vidi aŭ alimaniere kontakti la filon, krom se li trovus novan laboron kaj montrus sin kapabla burĝe eduki la filon. Motivigita pro tiu premo, s-ro Pigoil kaj siaj ekskolegoj okupas la eksteatrejon, remodernigas ĝin kaj organizas duonprofesian muzikteatran programon. La riĉulo s-ro Galapiat, kiu jam posedas la tutan kvartalon kaj volas plibonigi sian nunan agnoskon de fihomo, komence lasas la teatristojn agadi. Li enamiĝas al juna knabino, Douce, kiu aliĝas al la teatrista grupo, kaj kiu fakte iĝas la sola en la muzikteatra programo, kies prezento vere konvinkas la publikon kaj ĵurnalistaron. Sukcesa muzikteatra direktoro el suda Francio klopodas varbi ŝin por sia propra programo, kaj post longa hezito ŝi fine akceptas la proponon. Sen ŝia persono la iniciativo de la senlaboraj teatristoj iĝas tute sensukcesa, kaj la teatrejo denove estas forlasata.

Kiam en radia programo aŭdeblas ŝia prezento de tipe pariza kanzono, Max, la maljuna akordeona instruisto de la knabo Jojo, aŭdanta la radian prezenton tuj rekonas la voĉon: li amis la patrinon de la junulino, kiu kantis same - bela muzikteatra kantistino por kiu li komponis sukcesajn kanzonojn. Kiam la kantistino gravediĝis, ne per li sed per nekonata teatra gravulo, ŝi forlasis Parizon, kaj la komponisto, neniam plu aŭdinta pri ŝi, triste ne plu forlasis sian loĝejon, dum multaj jaroj sekvanta la mondan evoluon nur per radioprogramoj. Nun li ekstaras, vojaĝas al suda Francio kaj konvinkas la junulinon reveni al la Pariza muzikteatrejo, organizante vere profesiecan kaj entuziasmigan muzikteatran revuon, kiu iĝas publika sukceso. Partoprenas la maljuna s-ro Pigoil, kaj eĉ rajtas sursceneje partopreni lia filo. Jen povus harmonie (kaj iom naive) finiĝi la historio somere de la jaro 1936, sed la filmo ankoraŭ plu daŭras.

La juna kantistino iĝas amatino de juna ribelema teatra laboristo, Milou, kaj la riĉulo Galapiat, kiu sentas sin trompita, ĵaluzege ĵus volas pafmortigi la junan kantistinan amaton, kiam s-ro Pigoil neatendite aperas kaj savas la vivon de la amiko, mem pafmortigante la riĉulon. Nun tamen la filmo havas tragikan nuancon, ĉar s-ro Pigoil por 10 jaroj enkarceriĝas, kie li maltrafas ĉiujn eventojn de la Dua Mondmilito kaj ankaŭ maltrafas la pluan kreskon de sia amata filo. Kiam li liberiĝas la 31-an de decembro 1945, tamen la muzikteatrejo, nomata "Faubourg 36" laŭ la sukcesa jaro 1936, ankoraŭ ekzistas kaj estas en bona stato: en ĝi la nun plenkreska filo Jojo estas la stelulo de muzikteatra programo, kiu daŭre prezentas la sukcesajn kanzonojn de Max kaj la aliaj muzikteatraj teamanoj de 1936.

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

Kanzonoj[redakti | redakti fonton]

La filmo plenas je kanzonoj tipaj por la Parizo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, plejparte akompanataj de akordeono kaj piano, foje ankaŭ de plena orkestro. Ilin por la filmo verkis la tekstisto Frank Thomas kaj la komponisto Reinhardt Wagner:

Premiaj nomumoj[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Francio.svg Premio César 2009 :
    • Daniel Sobrino, Roman Dymny kaj Vincent Goujon nomumitaj por la premio César de plej bona sono
    • Reinhardt Wagner nomumita por la premio César de la plej bona filma muziko
    • Tom Stern nomumita por la premio César de plej bona filmado
    • Jean Rabasse nomumita por la premio César de plej bona dekoro
    • Carine Sarfati nomumita por la premio César de plej bonaj kostumoj

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Faubourg 36, filma muziko, kompaktdisko, eldonejo Mercury.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]