Roskilde

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Se vi serĉas informojn pri festivalo, vidu la paĝon Roskilde-festivalo.
Roskilde

Silueto de la katedralo
Silueto de la katedralo

Blazono
Administrado
Lando Danio
Regiono Sjælland
Urbestro Poul Lindor Nielsen
Poŝtkodo 4000
Retpaĝaro www.roskildekom.dk
Demografio
Loĝantaro 46.292, komunumo: 81.285)
Geografio
Koordinatoj
Koordinatoj: 55°39′N 12°5′O  /  55.65°N, 12.083°O / 55.65; 12.083 (Roskilde)
Alto 5 m
Areo 80,74 km² (komunumo: 211,88)
Danmark - Roskilde1.jpg
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Roskilde estas urbo en Danio, regiono Sjælland, kiu situas ĉ. 30 km okcidente de ĉefurbo Kopenhago. Ĝi havas 45.824 loĝantojn (2008) kaj areon de 80,74 km².

Ĝiaj koordinatoj estas 55,64° N / 12,09° E. Ĝi situas marnivele ĉe Roskilde-fjordo, kiu pli norde ligiĝas kun la mara golfo Kategato.

Enhavo

Historio[redakti]

Roskilde estis fondita en 998. Ĝis la reformacio en 1536 ĝi estis sidejo de la episkopoj de Zelando, ĝis la 14-a jarcento ĝi estis rezidejo de la reĝoj de Danio.

En 1658 oni kontraktis la Pacon de Roskilde, per kiu finiĝis la milito inter Danio-Norvegio unuflanke kaj Svedio aliflanke.

En 1972 Roskilde ricevis universitaton.

Vidindaĵoj[redakti]

La gotika katedralo de Roskilde de 1995 estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Ĝia konstruado komenciĝis en la 11-a jarcento. En la katedralo estas la tomboj de 39 danaj gereĝoj.

En la urbo troviĝas muzeo de vikingaj ŝipoj, kies restaĵoj estis trovitaj subakve kaj restaŭritaj.

De 1971 okazas la ĉiujara muzika Festivalo de Roskilde. Ĝi daŭras tri tagojn kaj okazas ĉirkaŭ la ŝanĝo de junio al julio. Ekde 2007 la Dana Esperantista Junulara Organizo okazigas "laborfeston" dum la festivalo – tio estas senkosta Esperanto-renkontiĝo, ĉe kiu la partoprenantoj kunlaboras en la organizado de la festivalo (ĉe budo, ĉe kiuj festivalanoj redonas siajn trinkujojn kontraŭ mono).

Bildaro[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]