Solrød

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Solrød
Map DK Solrød.PNG
Bazaj informoj
ŝtato: Flago-de-Danio.svg Danio
regiono: Sjælland
nombro de loĝantoj: 20.759(la 1-an de januaro 2008)
areo: 40 km²

La komunumo Solrød en Danio situas sur la insulo Sjælland kaj estas parto de la – dum 2007 nove kreita – samnoma administra regiono Sjælland. La komunumo situas ĉe la golfeto de Køge borde de la Balta Maro, iom norde de la loĝloko Køge, kiu donas sian nomon al la golfeto. La komunuma teritorio konsistas el la marbordaj loĝlokoj Solrød Strand kaj Jersie Strand, kiuj disponas pri sabla plaĝo, kaj la historiaj loĝlokoj Solrød kaj Jersie iom for de la marbordo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]