Akordiono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akordiono 48 bas Weltmeister
Diatona akordiono

Akordiono (france Accordéon) aŭ tirharmoniko estas muzika instrumento kun balgo kiun oni kunprimas kaj ekspansiigas por sonorigi, per la fluo de aero vibriganta metalajn lamenetojn. Muzikisto kutime regas la aerfluon per pianstila klavaro (sur unu ekstremo) kaj butonoj (sur la alia), per kiuj oni ludas tonojn. Modernaj akordionoj kutime ankaŭ havas butonojn por ludi akordojn. Ekzistas diversaj aranĝoj de klavaroj kaj butonoj. Inter ili la trivica 6-plus-6-butonaro kaj la kvinvica kromata butonaro havas la saman fingradon en ĉiuj gamoj.

[redakti] Historio

Akordionoj (kaj aliaj balgaj instrumentoj) aperis en Eŭropo en la frua 19-a jarcento.

Ekzemple, Cyrill Demian akiris patenton por akordiono en Vieno en 1829. Tio nur havis maldekstran klavaron; la dekstra mano nur regis la balgon.

Ekde tiam aperis multaj variaĵoj kaj plibonigitaj versioj de tiaj instrumentoj. La evoluo daŭras nuntempe.

[redakti] Disvastiĝo, genroj

Akordiono iĝas forte disvatigita, ĉefe en popolaj muzikoj, kaj uzatas en multaj tre malsamaj genroj kaj landoj. Taksu! : Ŝipanaj kanzonoj, Slavaj popolaj muzikoj, franca Musette muziko, Ĵazo, Azerbajĝana muziko, Kaĵunmuziko, irlanda, ktp.

La instrumento estas uzata en iu Esperanta muziko, ekz de la bando Esperanto Desperado.

Estas variaĵoj, al kiuj mankas pianstila klavaro: bandonio kaj koncertino. Krome la butonoj de tiuj moviĝas laŭ la direkto de la balga movado, malkiel la butonoj de akordiono.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://images.nana.co.il//Upload/92004/ForumMessageAttachments/ForumMessageFile_592074.mp3
Ekstera ligilo  http://shironet.gpg.nrg.co.il/songView.aspx?song_id=5371&singer_id=585&song_title=36aae
Ekstera ligilo  http://shironet.gpg.nrg.co.il/songView.aspx?song_id=4923&singer_id=922&song_title=20f587
Ekstera ligilo  http://www.ksanti.net/free-reed/history/demian.html
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj