République (pariza metrostacio)
El Vikipedio
| République | |
|---|---|
|
Plato ĉe kajo de la stacio. |
|
| Linio(j) | 3 - 5 - 8 - 9 - 11 |
| Arondismento | 3-a, 10-a kaj 11-a |
| Malfermiĝis en | 19-a de oktobro 1904 |
République estas stacio de la 3-a, 5-a, 8-a, 9-a kaj 11-a linioj de la metroo de Parizo. Ĝi situas lime de la 3-a, 10-a kaj 11-a arondismentoj de la franca ĉefurbo.
Enhavo |
Pri la stacio [redakti]
La stacio plejparte situas sub la fama placo de la Respubliko, en la 3-a arondismento de Parizo. Antaŭ la konstruado de la RER-reto, République estis la stacio, kie troviĝis la plejmultaj konektitaj linioj : ĝi estas hodiaŭ egalita de Châtelet, pro la nova linio 14.
La kruciĝo de kvin apartaj linioj imponis la kreadon de kompleksa sistemo da koridoroj, cele al la senproblema translokigo de la vojaĝantoj.
Historio [redakti]
La stacio malfermiĝis la 19-an de oktobro 1904.
Konektita kun [redakti]
La stacio estas konektita al la RATP-busoj 20, 56, 65 kaj 75.
