RER de Francilio
El Vikipedio
RER de Francilio (france Réseau express régional d'Île-de-France, t.e. Reto Ekspresa Regiona de Francilio) estas reto de fervojoj liganta Parizon kun ĝia ĉirkaŭa regiono Francilio. Ĝi estas ekspluatata de RATP aŭ/kaj SNCF, depende de la linioj.
La fervojoj de "RER" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 3 150 mm dum tiuj de "metroo de Parizo" havas utilan larĝon de 2 400 mm.
Trajnoj de "RER" veturas sur maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF dum tiuj de "metroo de Parizo" veturas sur dekstra trafikflanko.
Enhavo |
Linioj de RER de Francilio [redakti]
La kvin linioj de la reto sumas 587 km da fervojoj, el kiuj 60 kilometroj subtere (ĉefe en ties centra parto). Ili priservas 257 haltejojn, el kiuj 33 en Parizo.
| Linio | Koloro | Jaro de ekfunkcio |
Nombro da haltejoj |
Longeco | Ekspluatanto(j) |
|---|---|---|---|---|---|
| ruĝa | 1969 | 46 | 109 km | RATP / SNCF | |
| blua | 1977 | 47 | 80 km | RATP / SNCF | |
| flava | 1979 | 84 | 186 km | SNCF | |
| verda | 1987 | 59 | 160 km | SNCF | |
| viola | 1999 | 21 | 52 km | SNCF |
Linio de RER A [redakti]
Linio de RER B [redakti]
Linio de RER C [redakti]
Linio de RER D [redakti]
Linio de RER E [redakti]
Mapo de RER kun tarifaj zonoj [redakti]
Mapo de RER [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de RATP
- Retejo "Transilien" de SNCF
- Oficiala mapo de RER (de retejo de RATP)
- Novaĵoj pri Franciliaj transportoj
|
||||||||
