Metroo de Rennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Rennes
automated rapid transit
Ĝeneralaj informoj
Loko Rennes, Bretonio Francio Francio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 15-an de Marto 2002
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 23,5 km
Nombro de linioj 2
Nombro de stacioj 28
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 115 000 (2009)
Traklarĝo 1 620 mm
Raportaj markoj VAL 208
Posedanto Rennes Métropole
Transportisto Keolis Rennes
Meza rapido 32 km/h[1]
Maksimuma rapido 80 km/h
Retlinioj Linio a, linio b
Mapo
vdr

La Metroo de Rennes (france: Métro de Rennes), inaŭgurita la 15-an de marto 2002, estas aŭtomata metroo de tipo VAL fabrikita de Siemens Mobility France (antaŭe Matra Transport poste Siemens Transportation Systems). Ĝi konsistas el nur unu linio, nomata linio a, sed estas projekto de dua linio por 2018. Tiu dua linio uzos la teknologion Neoval.

Linio a - de J.F. Kennedy ĝis La Poterie[redakti | redakti fonton]

La linio a de la metroo de Rennes iras de nordokcidento al sudoriento. Longa je ĉirkaŭ 9,4 km kun la vojoj al la garaĝo-riparejo en Chantepie, ĝi havas 15 staciojn kaj iras de J.F. Kennedy ĝis La Poterie irante tra la fervoja stacidomo SNCF kaj la placo de la respubliko (fr: République). La metroo transportis en 2007 iom pli ol 25 milionojn da pasaĝeroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua liniprojekto devis estis precipe supertera, sed ĉar estis tiel malfacile interigi ĝin en la tre densa urbo, estis decidita la subterigo de la plej longa parto de la linio, kio prokrastigis la projekton je pluraj jaroj, kaj kreskigis la fakturon de la esploroj kaj konstruado per pli ol 150000 eŭroj. La pasaĝeroj kritikis la progresivan sed gravan kreskon de la biletprezo (la bileto kostis 1,20€ por unu en 2008 sur la tuta reto de la busoj kaj metroo, kia ajn estas la nombro da transportilŝanĝoj dum unu horo).

Laboroj[redakti | redakti fonton]

La laboroj komenciĝis en la 8-a de Januaro kaj daŭris dum 5 jaroj.

La tunelilo, pezanta 573 tunojn kun la tranĉodisko, alvenis per 4 eksterordinaraj konvojoj aŭtune de 1997. La tranĉodisko havis diametron je 7,73 m[2], fosis 500 m3 da tero tage kaj necesigis konstantan atenton de 17 personoj[3] . Fine baptita Perceval la 19-an de Decembro 1997, la tunelilo komencis sian vojaĝon longan je 3,8m ekde la 12-a de Januaro 1998, ekde la stacio Clémenceau. Ĝi atingis la stacion Jacques Cartier en la 7-a de Aprilo 1998.

La 24-an de Julio 1998, Perceval estigis grundofalon profundan je unu metro ĉe la vojo 5 de la fervoja stacidomo de Rennes. La 29-an de Aŭgusto, t.e 11 tagojn post ĝis deiro de la stacio Gares, dua grundofalo okazis sur la bulvardo Magenta. La tunelilo tiam estis eniranta la urbocentron, kies subgrundo estis diversa, pro la ĉeesto de kavaĵoj kaj la proksimeco de la malnova fluejo de la rivero Vilaine. Pluraj incidentoj okazis, straton Jules Simon en la 21-a de Januaro 1999, poste la 15-an de Marto, la plej notindaj ĉar ili malrapidigis la progreson de la tunelilo dum pluraj semajnoj necesaj por plifirmigi la subgrundon. Perceval atingis République la 26-an de Julio. Dekreto pri danĝero de pluraj konstruaĵoj sur la strato Pont aŭ Foulons, kondukis la 28-an de Septembro[4] al la evakuo de butikistoj kaj kvardeko da loĝantoj, ĝis la 9-a de Oktobro. Fine, la 12-an de Novembro, Perceval atingis la stacion Sainte-Anne, poste Anatole France la 10-an de Februaro 2000.

La komisio de Perceval finiĝis la 15-an de marto 2000, ĉe la puto Tumoine.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La linio a[redakti | redakti fonton]

La linio a estas entute longa je 9,4 km, el kiuj 840 m kiel ligvojo inter la garaĝo-riparejo kaj la lasta stacio La Poterie. 8,56 km estas malfermitaj al la publiko : el tiu longo, ĉ. 1 km estas supertera, 3,7 km neprofunde subgrunda kaj 3,765 km profunde subgrunda (fosita per la tunelilo Perceval). La meza interstacia distanco estas 611 m[5]. La plej longa interstacio situas inter Gares kaj Jacques Cartier (870 m); la plej mallonga estas inter Gares kaj Charles de Gaulle, (356 m). En la subgrundaj partoj, la 2 vojoj estas en la sama tunelo. La vojo inter la lasta stacio La Poterie kaj la garaĝo-riparejo longas je pliaj 840 m sed ne esta smalfermita al la publiko. Tamen tiuj lastaj metroj verŝajne estos uzataj por la estonta etendo de la linio.

Stacioj kaj alirebleco[redakti | redakti fonton]

En ĉiu stacio, estas pordoj sur la kajoj, kiuj malfermiĝas nur kiam la vagonaro estas senmovigita. La fermado estas aŭtomata kaj anoncita per luma kaj sona signalo.

La metroo estas alirebla de la personoj kun reduktita movebleco : ĉiuj stacioj estas kun liftoj kun brajla skribo kaj la aliro al la vagonaro estas samnivela al la kajo, kun distanco inter la kajo kaj la vagonoj malpli larĝa ol 3 cm[6].

De 2002 ĝis 2008, la plej malgranda urbo en la mondo kun metroo[redakti | redakti fonton]

Rennes, kies loĝantaro estas proksimume 210 000 loĝantoj (kaj 600 000 por la urbeca surfaco), fariĝis en 2002 la plej malgranda urbo en la mondo kun metroo[Note 1]. Tio ne plu estas vera depost la ekfunkciado de la metroo de Lausanne en 2008, kiu pelis Rennes al la 2-a pozicio.

Vojo kaj stacioj[redakti | redakti fonton]

La pozicio de la stacioj koincidas kun la vojo de la buslinio 8 (Villejean ↔ Hautes Ourmes), la plej uzata de la reto antaŭ la ekfunkciado de la metroo.

Signalado en la stacioj


Funkciigo[redakti | redakti fonton]

Vagonaro alivoĵiĝanta ĉe la finstacio La Poterie.

Per transdono de publika servo, la funkciigo de la reto STAR estis konfidita por la periodo 2006-2012 al la kompanio Keolis Rennes (antaŭe STUR (fr: Société des transports urbains rennais), kompanio de la rennaj urbaj transportoj), filio de la grupo Keolis. La funkciigo kaj bontenado de la linio estas partoj de komisio al la funkciiganto. La personalo nur por la metroo konsistas el proksimume cento da personoj.

La funkciado de la vagonaroj estas tute aŭtomata. Supervido estas farata dum 24 horoj el 24 kaj dum 7 tagoj el 7 de centrigita regoficejo, situanta en la garaĝo-riparejo de Chantepie. Kvar personoj[7] konstante atentas la sistemon kaj de teleagas se necesas. Neniu konstanta personalo estas en stacioj, nek en la vagonaroj. Por kompletigi la sistemon, ĉirkaŭ 120 kameraoj estis instalitaj en la stacioj kaj apude.

Vehikloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vehiklo Aŭtomata Leĝera.
Signalado en galoa lingvo, lingvo de oïl tradicia en la norkokcidenta parto de Francio parolata en la regiono de Rennes.

La vagonarstoko konsistas el 24 vagonaroj laŭ tipo VAL 208. Ĉiu vagonaro konsistas el du neapartigeblaj vagonoj kun ne ebleco por paŝi inter ili. Ĉiu vagonaro pezas 28 tunojn, kun tuta longeco je 26 m kaj larĝeco je 2,08 m.

Je la malfermo de la linio en 2002 la vagonarstoko konsistis el 16 vagonaroj. La okupateco de la linio a tre rapide superis la antaŭvidojn, sekve Rennes Métropole mendis ekde fine de 2003 8 vagonarojn VAL 208 NG (Nova Generacio), kiuj estis liveritaj somere de 2006. Tiuj aldonaj vagonaroj malsamas vide de la unuaj dank'al la tenstangoj en la centro de la vagonoj : vertikalaj inter la planko kaj la plafono en la novaj vagonoj, aŭ lirformaj, finiĝantaj je mezalteco en la malnovaj[8], [9].

La konsilio de Rennes Métropole decidis la 20-an de Majo 2010 mendi 6 aldonajn vagonarojn por kreskigi la stokon je 30 vagonaroj, el kiuj 27 surliniaj. La celo estas respondi al la kresko de la okupateco reduktante la intervalon en pintaj horoj (de 100 al 82 sekundoj). Tiuj novaj vagonaroj estos liveritaj fine de 2012[10]. Ĉiu vagonaro havas 6 alirpordojn (3 en ĉiu vagono) kaj ofertas maksimume 158 personlokojns, t.e. 108 staraj kaj 50 sidaj. La interna aranĝo povus esti rekonsiderata por pligrandigi la kapaciton. La meza rapido de la metroo estas 32 km/h, inkluzive de haltoj. Inter du stacioj, la rapido atingas 60 km/h.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La stacio La Poterie kaj la viaduktoj de la linio a estis kreitaj de Norman Foster.

Signalado[redakti | redakti fonton]

La signalado esta dulingva franca-galoa en la stacio Charles de Gaulle kaj franca-bretona en la stacio Gares.

Servo[redakti | redakti fonton]

Horaro kaj frekvencoj[redakti | redakti fonton]

La metroo estas malfermita ĉiutage de la jaro de 5h15 ĝis 0h30 (escepte dimanĉe kaj feritage : malfermo je 7h20), escepte de la unua de Majo, tago de la laboro, kiam ĝi estas tute fermita.

En ĉiu stacio, meze pasas vagonaro en iuj 2 aŭ 4 minutoj, kun frekvencoj, kiuj povas atingi 99 sekundojn en pintaj horoj, kontraŭ 150 sekundoj je la lanĉo de la metroo en 2002[11]. La tuta iro de J.F. Kennedy al La Poterie daŭras 16 minutojn.

Okupateco[redakti | redakti fonton]

Origine de la projekto, la antaŭvidita meza okupateco estis 77 300 pasaĝeroj tage. Ekde 2003, ĝi atingis 91 500 ĉiutagajn pasaĝerojn. En 2009, ĝi estis je 115 000 pasaĝeroj tage, kun pintoj je 130 000[12].

Interŝanĝoj kun la aliaj transportsistemoj[redakti | redakti fonton]

Interno de vagono VAL 208 NG (Nova Generacio).

Plej multaj stacioj de la metroo ebligas ŝanĝi al diversaj buslinioj de la reto STAR. La ĉefaj interŝanĝejoj situas ĉe Villejean-Université, Sainte Anne, République, Gares, Henri Fréville kaj La Poterie.

Interŝanĝoj kun la trajnoj de la SNCF eblas ĉe la stacioj Gares (TGV, Corail, TER) kaj Anatole France (stacidomo Rennes-Pontchaillou).

Pluraj eblecoj por interŝanĝo eblas ĉe iuj stacioj kun la departementaj buslinioj de la reto Illenoo, aparte ĉe la stacio Gares, situanta proskime de la busa stacidomo de Rennes.


Aŭtoparkoj[redakti | redakti fonton]

Kvar aŭtoparkoj kun gardistoj ekzistas apud la stacioj J.F. Kennedy, Villjean-Université, Henri Fréville et La Poterie. Kvina aŭtoparkejo ekzistas apud la stacio Triangle sed sen gardisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kelkfoje la subtera funikularo de la urbo Serfaus (Aŭstrio), la Dorfbahn Serfaus, estas konsiderata kiel la plej mallonga metrolinio en la mondo kun longo je nur 1 280 m por kvar stacioj kaj unu vagonaro, kio, proporcie al la grandeco de la urbo, lokigas Serfaus kiel la plej malgranda urbon en la mondo kun metroo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Métro de Rennes sur Le portail ferroviaire
  2. Ouest-France, 25-an de Septembro 1997
  3. france Métro de Rennes métropole : chronique d'un chantier, Philippe Chapleau, Eldonejo Ouest-France, 2002
  4. [1] Arkivigite je 2012-09-05 per Archive.today La saga du tunnelier
  5. [2] Arkivigite je 2014-10-13 per la retarkivo Wayback Machine Site SEMTCAR
  6. [3] Site SEMTCAR
  7. L'Info Métropole, N°107, page 15, 15 février 2002
  8. Ouest-France de la vendredo 2-a de Junio 2006 : france "Les rames de métro tant attendues arrivent"
  9. Rennes Métropole, actualités du site internet, juin 2006. Alirita 05 Junio 2006.[rompita ligilo]
  10. france Conseil du jeudi 20 mai 2010, Actualités Rennes Métropole, Voir en ligne[rompita ligilo]
  11. france L'Info Métropole, n°176, janvier 2009
  12. france"Le salut passe par une deuxième ligne de métro", in La Vie du Rail Magazine, n°3220, 6 janvier 2010, p.28

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france VAL de Rennes : le dernier métro, en Revuo La vie du rail et des transports N° 223 de la 13-a de Marto 2002

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]