Metroo de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Metro-M.svg

Paris Metro Sign.jpg

La Metroo de Parizo (france: Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. En 2005 ĝin konsistigas 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 200 kilometrojn, kaj 297 stacioj. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.

La fervojoj de "RER" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 3 150 mm dum tiuj de "metroo de Parizo" havas utilan larĝon de 2 400 mm.

Trajnoj de "RER" veturas sur maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF dum tiuj de "metroo de Parizo" veturas sur dekstra trafikflanko.

Mapo de la linioj de metroo kaj RER[redakti | redakti fonton]

Mapo de linioj de Metroo de Parizo kaj de RER de Francilio (2012)


Metrostacioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de metrostacioj de Parizo.


Linilisto[redakti | redakti fonton]

Linio Nomo Ekfunkcijaro Longeco
(km)
Stacinombro
01Paris m 1 jms.svg La Défense - Grande Arche Château de Vincennes 1900 16,5 25
02Paris m 2 jms.svg Porte Dauphine Nation 1900 12 25
03Paris m 3 jms.svg Pont de Levallois — Bécon Gallieni 1904 12 25
03bisParis m 3bis jms.svg Gambetta Porte des Lilas 1921 1,3 4
04Paris m 4 jms.svg Porte de Clignancourt Porte d'Orléans 1908 10,5 26
05Paris m 5 jms.svg Bobigny — Pablo Picasso Place d'Italie 1906 14,5 22
06Paris m 6 jms.svg Charles de Gaulle — Étoile Nation 1907 13,5 28
07Paris m 7 jms.svg La Courneuve — 8 Mai 1945 Villejuif — Louis Aragon
/ Mairie d'Ivry
1910 22,5 38
07bisParis m 7bis jms.svg Louis Blanc Pré Saint-Gervais 1911 3 8
08Paris m 8 jms.svg Balard Créteil — Préfecture 1913 22 37
09Paris m 9 jms.svg Pont de Sèvres Mairie de Montreuil 1922 20 37
10Paris m 10 jms.svg Boulogne — Pont de Saint-Cloud Gare d'Austerlitz 1913 12 23
11Paris m 11 jms.svg Châtelet Mairie des Lilas 1935 6,5 13
12Paris m 12 jms.svg Porte de la Chapelle Mairie d'Issy 1910 14 28
13Paris m 13 jms.svg Asnières — Gennevilliers — Les Courtilles
/ Saint-Denis — Université
Châtillon — Montrouge 1911 21 30
14Paris m 14 jms.svg Saint-Lazare Bibliothèque François Mitterrand 1998 8 8

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Metroo kaj kanzonoj[redakti | redakti fonton]

Multnombraj kanzonoj temas pri metroo, kiel ekzemple Le Poinçonneur des Lilas de Serge Gainsbourg, Le métro de Léo Ferré, Métro de Yves Montand, Y'a D'la Joie de Charles Trenet, aŭ Le Métro de Paris de Édith Piaf sen forgesi Bercy Madeleine de Pierre Perret, The Metro de Berlin aŭ Métro de la muzikgrupo Java. Krome, la muzikvideo Un autre monde (1986) de la franca rokgrupo « Téléphone » estis filmita en vagonaro de la linio 6 de la metroo.

Dum julio kaj aŭgusto de 2009, la tekstoj de la artistoj kiuj ludis dum la muzikfestivalo Rock en Seine de la 28-a ĝis la 30-a de aŭgusto de 2009 en la parko de Saint-Cloud estis afiŝitaj en la vagonaroj de la metroo kaj RER[1].

Metroo kaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Rock en Seine s’affiche tout l’été", gazeto : {{{gazeto}}} (fr). Alirita 20-a de julio 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]