MF 88

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MF 88
Veturanta materialo de la metroo de Parizo

MF 88 en Pré-Saint-Gervais

MF 88 en Pré-Saint-Gervais
Servado
Fervoja operatoro RATP
Linioj M07bis
Servadojaroj 1992 - 1994
Nombro de servantaj trajnoj 8
Produktado
Produktisto Alstom, Faiveley, Renault, ANF
Nombro de konstruitaj trajnoj 9 vagonaroj
Trajtoj
Longeco 46,440 m
Larĝeco 2,44 m
Alteco ?
Pordoj 3 ambaŭflanke
Maksimuma rapido 80 km/h limigita al 40
Pezo 74,2 t
Kapacito 425
Elirpovumo 840 kW
Kurenta sistemo 750 V
vdr

La MF 88 (Metroo Fera komisio 1988) estas materialo veturanta sur fer-radoj de la Metroo de Parizo. Ekde 1994 ĝi ekipas nur la linion 7bis. Rekte devenanta de prototipo Boa, tiu materialo alportas multajn novaĵojn, nome envagonigitaj komputiloj aŭ trairado inter veturiloj, el kiuj kelkaj estis adoptitaj en postaj materialoj.

Tiu materialo ankaŭ havas sendependajn radojn orienteblajn en kurboj, kio preventas kutiman grincadon. Antaŭvidita kiel novaĵo kiu anstataŭos la tradiciajn boĝiojn, tiu teĥnologio montriĝis rompiĝema kaj estigis nenormale altan riparkoston en materialo kaj sur vojo. Tiu handikapo aldoniĝas al aliaj problemoj de findindeco kies sumo povus konduki al pli frua elservigo de tiuj vagonaroj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Videoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]