Linio 3 de la metroo de Parizo
El Vikipedio
|
La stacio Réaumur-Sébastopol.
|
|
|
Mapo
|
|
| Malfermiĝis en | 1904 |
| Lasta plilongigo | 1971 |
| Lokomotivo | MF 67 |
| Stacioj | 25 |
| Longeco | 11,7 km |
| Averaĝa interstacia distanco | 488 m |
| Vojaĝantoj | 91 655 659 (po jaro) |
| Mapo | |
| Metrolinioj de Parizo 1 • 2 • 3 • 3bis • 4 • 5 • 6 • 7 • 7bis • 8 • 9 • 10 • 11 • 12 • 13 • 14 |
|
La linio 3 de la metroo de Parizo estas unu el la 16 metrolinioj de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi kunigas la stacion Pont de Levallois - Bécon al la stacio Gallieni. Per ĝi alireblas interalie la stacidomo Saint-Lazare, la grandaj bulvardoj kaj la placo de la Respubliko, centre de Parizo. Proksimume 91,6 milionoj da vojaĝantoj uzadas la linion ĉiujare, kvankam tiu nombro inkludas la trafikon de la linio 3bis.
La unua sekcio de la linio 3 estis inaŭgurita la 10-an de oktobro 1904, inter la tombejo Père-Lachaise kaj Villiers. La konstruado daŭris pli longe ol unue atendita.
Enhavo |
Metrostacioj [redakti]
| Stacioj | Konektita kun |
|---|---|
| Pont de Levallois — Bécon | |
| Anatole France | |
| Louise Michel | |
| Porte de Champerret | |
| Pereire (Maréchal Juin) | RER C |
| Wagram | |
| Malesherbes | |
| Villiers | Linio 2 |
| Europe | |
| Saint-Lazare | Linioj 12, 13 kaj 14 RER E Transilien Saint-Lazare Gare Saint-Lazare (grandes lignes) |
| Havre — Caumartin | Linioj 7, 8, 9, 12, 13 kaj 14 RER A, E |
| Opéra | Linioj 7 kaj 8, 9, 12, 13, 14 RER A kaj E, Roissybus |
| Quatre-Septembre | |
| Bourse | |
| Sentier | |
| Réaumur — Sébastopol | Linio 4 |
| Arts kaj Métiers | Linio 11 |
| Temple | |
| République | Linioj 5, 8, 9 kaj 11 |
| Parmentier | |
| Rue Saint-Maur | |
| Père Lachaise | Linio 2 |
| Gambetta | Linio 3bis |
| Porte de Bagnolet | |
| Gallieni | Internacia Busstacio Eurolines |
Vidu ankaŭ [redakti]
Internaj ligiloj [redakti]
Aliaj projektoj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Linio 3 de la metroo de Parizo
