Universala Ekspozicio de Parizo (1900)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Universala Ekspozicio de Parizo (1900).

La Universala Ekspozicio de Parizo (1900) okazis de la 15-a de aprilo al la 12-a de novembro de 1900 en Parizo, Francio.

Ĝi havis areon de 120 hektaroj, estis vizitata de 50.860.801 personoj, partoprenis 58 landoj kaj kostis totale 18.746.186 dolarojn.

La stacio Orsay (nune Musée d'Orsay), la Malgranda Palaco, la Granda Palaco kaj la Ponto Aleksandro la 3-a estis konstruitaj por celebri la Universalan Ekspozicion. La Petit Palais kaj la Grand Palais estis konstruitaj sur la loko de la Palaco de la Industrio, frukto de antaŭa ekspozicio (1855).

Oni konstruis grandan gigantan radon en la avenuo Suffren. Ĝi havis diametron de 100 metroj kaj estis malkonstruita en 1937.

La Somera Olimpiko 1900 estis organizita dum la ekspozicio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]