Tramtransporto en Parizo T3a
- Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tramtransporto en Parizo T3b.

Tramtransporto en Parizo T3a estas la unua moderna tramvojo situanta en Parizo mem. Ekfunciigita la 16-an de decembro 2006, ĝi estas konata kiel la Tramway des Maréchaux (Tramvojo de Marŝaloj) ĉar ĝi laŭiras la "Bulvardojn de Marŝaloj", serio da bulvardoj kiuj ĉirkaŭas Parizon kaj plejparte ricevis nomojn de marŝaloj de la Unua imperio de Francio. La tramvojo ligas "Pont du Garigliano" en la okcidenta parto de la 15-a arondismento de Parizo al "Porte d'Ivry" en la 13-a arondismento de Parizo. T3a estas ekspluatata de RATP.
La linio transportas 100,000 pasaĝerojn/tage. Plilongiga konstruado komenciĝis komence de 2009 per 14.5 km longa parto de "Porte d’Ivry" al "Porte de la Chapelle", tra "Porte de Charenton". Ĝi estas antaŭplanita por plenumiĝo en 2012.
Enhavo |
Mapo [redakti]
Haltejoj [redakti]
Bild-galerio [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Tramtransporto |
|
||||||||