Chelles
El Vikipedio
| Chelles | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Seine-et-Marne | |
| Arondismento | Torcy | |
| Kantono | Chelles (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Jean-Paul Planchou 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 77500 | |
| Kodo laŭ INSEE | 77108 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 52 765 2008 |
|
| Loĝdenso | 3 319 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°52′59″N 2°36′00″O / 48.88306°N, 2.6°OKoordinatoj: 48°52′59″N 2°36′00″O / 48.88306°N, 2.6°O | |
| Alto | De 36 al 106 m | |
| Areo | 15,90 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Chelles [ŝel] estas franca komunumo kaj orienta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Seine-et-Marne kaj en la regiono Francilio.
La urbo havas 52 765 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Chellois en la franca. Chelles estas la plej granda urbo de la departemento.
Chelles estas ĝemelita kun la germana urbo Lindau.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Chelles en la regiono Francilio
Chelles situas 18 kilometrojn oriente de la centro de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Brou-sur-Chantereine, Champs-sur-Marne, Courtry, Gagny, Gournay-sur-Marne, Le Pin, Montfermeil, Noisiel kaj Vaires-sur-Marne.
La rivero Marno fluas ĵus sude de Chelles.
Vidindaĵoj [redakti]
- La komunuma muzeo Alfred-Bonno estis kreita en 1950 danke al la donacoj de la abato Alfred Bonno, pastro de Chelles. Li entenas arkeologiajn kolektojn, dokumentojn pri la abatejo de Chelles, sepultejojn, reĝajn relikvojn kaj mezepokajn teksaĵojn.
- La fortikaĵo de Chelles.
- La preĝejo Saint-André, renovigita en la 18-a jarcento.
- La aeroklubo Lucien-Boussoutrot kaj la pilotinstruejo.