Choisy-le-Roi
| Choisy-le-Roi | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Francio | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Val-de-Marne | |
| Arondismento | Créteil | |
| Kantono | Choisy-le-Roi (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Daniel Davisse 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 94600 | |
| Kodo laŭ INSEE | 94O22 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 34 336 1999 |
|
| Loĝdenso | 6 322 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°45′47″N 2°24′32″O / 48.76306°N, 2.40889°OKoordinatoj: 48°45′47″N 2°24′32″O / 48.76306°N, 2.40889°O | |
| Alto | De 31 al 49 m | |
| Areo | 5,43 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Choisy-le-Roi, en esperanto Ĉuazio-la-Reĝo, estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-de-Marne kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Choisyens en la franca.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Choisy-le-Roi situas 12 kilometrojn sude de Parizo. Krom Parizo propre, Choisy estas la ununura komunumo de Francilio, kies teritorio troviĝas sur la du bordoj de la rivero Sejno.
Choisy havas landlimojn kun la komunumoj Alfortville nordoriente, Créteil oriente, Valenton kaj Villeneuve-Saint-Georges sudoriente, Orly sudokcidente, Thiais okcidente kaj Vitry-sur-Seine nordokcidente.
Vidindaĵoj[redakti]
La preĝejo Saint-Louis et Saint Nicolas estis konstruita far Ange-Jacques Gabriel pro iniciato de la franca reĝo Ludoviko la 15-a. Restas nur hodiaŭ la enirejo de la kastelo de Choisy.
Ĝemelurboj[redakti]
Choisy-le-Roi estas ĝemelita kun :
Lokaj famuloj[redakti]
Rouget de Lisle vivis en Choisy-le-Roi kaj mortis tie je la 26-a de junio 1836.
Esperanto en Ĉuazio[redakti]
La urbo gastigas la sidejon de la departementa asocio "La Verda Stelo - Esperanto 94" ĉe n-ro 3 de la avenuo Pablo Pikaso. Tie longjare loĝis aktiva esperantisto el la SAT-movado Klaŭdo Ĝikelo, sed la asocio plu agadas (en 2011) post lia foriro provincen.
Sur la placo antaŭ la stacidomo staras busto de Zamenhofo identa al tiu, kiu estas en Bulonjo-ĉe-Maro. La tria ekzemplero de tiu busto troviĝas en la sidejo de SAT en Parizo.