Ermont
| Ermont | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Francio | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Val-d'Oise | |
| Arondismento | Pontoise | |
| Kantono | Ermont (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Hugues Portelli 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 95120 | |
| Kodo laŭ INSEE | 95219 | |
| Retpaĝaro | http://www.ville-ermont.fr/ | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 27 474 1999 |
|
| Loĝdenso | 6 604 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°58′59″N 2°16′00″O / 48.98306°N, 2.266667°OKoordinatoj: 48°58′59″N 2°16′00″O / 48.98306°N, 2.266667°O | |
| Alto | De 41 al 83 m | |
| Areo | 4,16 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Ermont estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 28 000 loĝantojn.
La nomo de la urbo devenas de la gaŭla-romia vorto Ermedon.
Enhavo |
[redakti] Geografio
La komunumo situas kore de la valo de Montmorency, proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de Parizo. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Eaubonne, Sannois, Franconville, Le Plessis-Bouchard, Saint-Leu-la-Forêt kaj Saint-Prix.
[redakti] Vidindaĵoj
La preĝejo Saint-Flaive estis konstruita en 1886 kaj 1887, sur la loko de malaperinta mezepoka preĝejo de la 11-a jarcento, kiu fariĝis tro uzdifektita. La urbdomo estas kastelo, kiu estis starigita inter 1868 kaj 1870 : ĝi unue apartenis al la urbestro Benjamin Blanchard, kaj estis sekve akirita de la komunumo je la 30-a de julio 1932.
Ekzistas cetere muzeo de la popolaj artoj kaj tradicioj ene de la eksaj komunumaj metiejoj. La kolekto de la muzeo rememorigas la agrikulturan kaj vinokulturan estintecon de Ermont.