VB 2N (franceVB 2N aŭ voiture de banlieue à deux niveaux, "du-etaĝa antaŭurba veturilo") estas parto de du-etaĝa navettrajno. Kunmetitaj el ses, sep aŭ ok veturiloj, ĉi tiuj trajnoj estas uzataj en la reto de Transilien, la nomo de la antaŭurba trajnreto de SNCF en regiono Francilio.
Enservigitaj en 1975, 589 unuoj estis produktitaj de "Compagnie industrielle de matériel de transport" (CIMT) por la karoserio kaj de "Ateliers de construction du Nord de la France" (ANF) por la boĝioj.