Saint-Sébastien - Froissart (pariza metrostacio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saint-Sébastien - Froissart
Linio(j) 8
Arondismento 3-a kaj 11-a
Malfermiĝis en 5-a de majo 1931
·
Mapo
v  d  r
Information icon.svg

Saint-Sébastien - Froissart estas stacio de la linio 8 de la metroo de Parizo. Ĝi situas lime de la 3-a kaj 11-a arondismentoj de la franca ĉefurbo.

Enhavo

Pri la stacio [redakti]

La nomo de la stacio estas omaĝo al Sankta Sebastiano, kiu estis romia oficiro kaj helpis kristanojn dum la reĝado de Diokleciano, en la 3-a jarcento. La tiel nomita strato Saint-Sébastien estis ĉirkaŭ 1670 la strateto, kiu direktis al la vilaĝo Popincourt.

La dua parto de la nomo aludas al la poeto kaj verkisto Jean Froissart (1337-1400), kiu cetere raportis en siaj "kronikoj" la tiamajn okazaĵojn en Eŭropo.

Historio [redakti]

La stacio malfermiĝis en 1931.

Konektita kun [redakti]

La stacio estas konektita al la RATP-busoj 20 kaj 65.

Vidu ankaŭ [redakti]