Charenton - Écoles (pariza metrostacio)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Porte de Charenton (pariza metrostacio). |
Charenton - Écoles | ||||
---|---|---|---|---|
Place Aristide Briand | ||||
Alirejo al stacio
| ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Komunumo | Charenton-le-Pont | |||
Geografia situo | 48° 49′ 17″ N, 2° 24′ 50″ O (mapo)48.8214897226252.4138620495796Koordinatoj: 48° 49′ 17″ N, 2° 24′ 50″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 2 | |||
Jara trafiko | 2 164 023 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 5-a de oktobro 1942 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 25-13 | |||
Metro-linio | ||||
Charenton - Écoles [ʃaʁɑ̃tɔ̃ ekɔl] (esperante Charenton - Lernejoj) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 8, en komunumo Charenton-le-Pont.
Stacio[redakti | redakti fonton]
La stacio estis malfermita al publiko la 5-an de oktobro 1942 okaze de plilongigo de linio 8, kiu antaŭe finhaltis en Porte de Charenton. Ĝi restis sud-orienta finstacio de linio 8 ĝis la 19-a de septembro 1970 kiam ĝi estis plilongigita ĝis Maisons-Alfort - Stade.
Charenton - Écoles, sub-titolita « Place Aristide Briand », estas unu el la du metrostacioj situantaj sur la teritorio de komunumo Charenton-le-Pont, la alia estas Liberté.
La stacio estis konstruita sub Strato de Paris, laŭlonge de Placo Aristide-Briand, oriente de la komunumo. La unuagrada lernejo Aristide-Briand, situanta sur samnoma placo estas la plej malnova lernejo de la komunumo, eĉ se ĝi estis rekontruita depost malfermo de la stacio.
Alirejoj[redakti | redakti fonton]
La stacio disponas pri du enirejoj kaj kvin alirejoj:
- La ĉefa enirejo (bilet-vendejo) enhavas tri alirejojn:
- Placo de preĝejo Saint-Pierre
- Kruciĝejo de Strato de Paris kaj Strato Victor-Hugo (77 rue de Paris)
- Kruciĝejo de Strato de Paris kaj Strato Gabrielle (66 rue Paris)
- La dua enirejo (bilet-vendejo) enhavas du alirejojn:
- Kruciĝejo de Strato de Paris kaj Strato Anatole-France (68 bis rue de Paris)
- 91 rue de Paris
Neniu el tiuj alirejoj estas adaptita al handikapitoj.
Krome, ekzistas elira rulŝtuparo norde de la stacio eliranta ĉe n-ro 83 rue de Paris
Interkonektoj[redakti | redakti fonton]
- RATP 24 111 180 325
Proksime[redakti | redakti fonton]
- Paroĥa preĝejo Saint-Pierre
- Kajoj de Marno
- Bosko de Vincennes