Charenton-le-Pont

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charenton-le-Pont
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Pariza Regiono
Departemento Val-de-Marne
Arondismento Créteil
Kantono Charenton-le-Pont (ĉefurbo)
Urbestro S-ro Jean-Marie Brétillon
2001-2008
Poŝtkodo 94220
Kodo laŭ INSEE 94018
Demografio
Loĝantaro 26 582
1999
Loĝdenso 14 369 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
48°49′20″N 2°24′46″O  /  48.82222°N, 2.41278°O / 48.82222; 2.41278 (Charenton-le-Pont)Koordinatoj: 48°49′20″N 2°24′46″O  /  48.82222°N, 2.41278°O / 48.82222; 2.41278 (Charenton-le-Pont)
Alto De 28 al 57 m
Areo 1,85 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Mapo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Parko en Charenton-le-Pont

Charenton-le-Pont estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-de-Marne kaj en la Pariza Regiono.

Ĝi havas proksimume 27 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Charentonnais.

Enhavo

[redakti] Geografio

Charenton-le-Pont situas ĉe la maldekstra bordo de la Sejno, nur iomete antaŭ la limo kun Parizo, je la elfluo de la Marno. Ĝi estas bordata norde de la bosko de Vincennes.

La komunumo, unu el la plej malvastaj de Val-de-Marne, etendiĝas sur 1,85 km² kaj estas tute urbigita.

La najbaraj komunumoj estas Alfortville, Ivry-sur-Seine, Maisons-Alfort, Parizo kaj Saint-Maurice

[redakti] Historio

La nomo de la urbo devenas de la ĉeesto tie de ponto, menciita ekde la 7-a jarcento. La komunumo rezultas el la kunuigo de kvar malnovaj urbetoj kaj kvar sinjorlandoj. Charenton estis origine multe pli vasta, ĉar ĝi etendiĝis ĝis Bercy, kaj posedis parton de la bosko de Vincennes ĝis 1929.

Lokita sur strategia loko, la urbo spertis multnombrajn batalojn tra sia historio, ekde la Centjara milito ĝis la Franca-Prusa milito de 1870.

La urbo estas cetere famkonata pro malnova frenezulejo, kiu gastigis interalie la markizon de Sade ekde 1803 ĝis lia morto en 1814.

[redakti] Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj estas

[redakti] Lokaj famuloj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj