Francilio
El Vikipedio
(Alidirektita el Pariza Regiono)
Geografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono < Francaj regionoj
Francilio, france Île de France [il de frãs] (laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono estas la parto de Francio ĉirkaŭ la ĉefurbo Parizo, do iusence la "koro de Francio". Franclingve ĝi ankaŭ nomatas Région parisienne [reĵjõ parizjen]. Temas pri la plej loĝata regiono de Francio kun ĉirkaŭ dek milionoj da loĝantoj, kaj ankaŭ ekonomie pri la plej forta regiono de la lando.
La regiono Francilio konsistas el ok departementoj: Parizo (kiu estas samtempe urbo kaj departemento), Seine-et-Marne, Yvelines, Essonne, Hauts-de-Seine, Seine-Saint-Denis, Val-de-Marne, Val-d'Oise.

