Tempelhof-Schöneberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Coat of arms of borough Tempelhof-Schoeneberg.svg Tempelhof-Schöneberg
urbodistrikto de Berlino
Coat of arms of Berlin.svg
situo de la urbodistrikto ene de Berlino

Tempelhof-Schöneberg estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 53,09 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 334 930 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 6 304 loĝantoj po km². La distrikto Tempelhof-Schöneberg inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas sude kaj parte sudokcidente de la urbocentro, proksimume same for de la norda kaj suda urbolimo. La urbodomo de la urboparto Schöneberg inter la jaroj 1949 kaj 1990 funkciis kiel sidejo de la registaro de okcidenta Berlino, ĉar la tradicia urba ĉefadministrejo, la Ruĝa Urbodomo, situis en la orienta parto de la urbo ne alirebla el okcidenta Berlino.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Internacie[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Nederlando.svg komunumo Amstelveen, Nederlando

Flago-de-Francio.svg Charenton-le-Pont, departemento Val-de-Marne, Francio

Flago-de-Usono.svg Charleston, Sud-Karolino, Usono

Flag of the United Kingdom.svg Londono-Barnet, Britio

Flago-de-Israelo.svg Naharija, Israelo

Flago-de-Pollando.svg Koszalin, Pollando

Nacie[redakti | redakti fonton]