Naharija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Naharija. Rigardo al la plaĝo kaj ties rimarkinda sunprotekta "velo". Sub la ponto la enfluejo de la rivero Ga'aton en la Mediteranean Maron

Naharija (hebree נהריה, arabe نهاريا) estas urbo en la nordo de Israelo. En 2005, ĝia popolacio estis pli aŭ malpli 50,000. Ĝi situas sur la marbordo, apenaŭ 6 kilometrojn de la landlimo al Libano. La loĝantaro de la urbo estas preskaŭ tute juda, kaj ne ekzistas signifa proporcio de araboj inter la loĝantoj.

La urbo estis kreita dum la 1930-aj jaroj de la 20-a jarcento fare de germanaj enmigrintoj. Origine ĝi estis moŝavao, unu el la tri ĉefaj tipoj de agrikulturaj kooperativoj de Israelo. Pro la proksimeco de la urbo al Libano, ĝi ofte estis la celo de terorismaj atencoj kaj de bombadoj. Dum la milito inter Israelo kaj Hizbulaho en la somero de 2006, Naharija estis plurfoje bombita per raketoj de la Hizbulaho, pafitaj el Libano, mortiginte 5 civilulojn. Ankaŭ la infrastrukturo suferis multe da damaĝo.

Loĝintoj[redakti | redakti fonton]

Partnerecoj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

Amika urbo

  • Flago-de-Germanio.svg Offenbach, Germanio, ekde iom post la jaro 1960