Berlin-Lichtenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj loĝlokoj de la nomo Lichtenberg. Vidu la apartigan liston Lichtenberg.
Coat of arms of borough Lichtenberg.svg Lichtenberg
urbodistrikto de Berlino
Coat of arms of Berlin.svg
situo de la urbodistrikto ene de Berlino

Lichtenberg [LIŜtenberk] estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 52,29 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 259 563 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 4 961 loĝantoj po km². La distrikto Lichtenberg inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas oriente de la urbocentro, proksimume same for de la norda kaj suda urbolimo. En la kvartalo Friedrichsfelde [fridriksFELde] de la urbodistrikto situas interalie la urba Zamenhof-parko.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Pollando.svg Białołęka, la plej norda urbodistrikto de Varsovio en Pollando, ekde la 22-a de aŭgusto 1995,

Flago-de-Rusio.svg Kaliningrada provinco en Rusio, ekde la 26-a de aprilo 2001,

Flago-de-Mozambiko.svg kvina urbodistrikto de Maputo en Mozambiko, ekde la 22-a de aŭgusto 1995,

Flago-de-Pollando.svg Distrikto Hajnovska en Pollando, ekde la 21-a de septembro 2001,

Flago-de-Litovio.svg Jurbarkas en Litovio, ekde la 29-a de oktobro 2003,

Flago-de-Egiptio.svg Aleksandrio en Egiptio (en preparo).