Pankow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pankow
distrikto de Berlino

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 409 335  (2019) [+]
Loĝdenso 3 974 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 34′ N, 13° 24′ O (mapo)52.56666666666713.4Koordinatoj: 52° 34′ N, 13° 24′ O (mapo) [+]
Areo 103 km² (10 300 ha) [+]
Pankow (Berlino)
Pankow (Berlino)
DEC
Pankow
Pankow
Situo de Pankow

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pankow (district of Berlin) [+]
vdr
Pankow
urbodistrikto de Berlino
situo de la urbodistrikto ene de Berlino
en la eta kesto verde la tuta urbodistrikto, en la granda kesto verde la samnoma kvartalo Pankow ene de la urbodistrikto

Pankow [PANko] estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio, kaj samteme ene de la urbodistrikto estas samnoma kvartalo. La urbodistrikto kovras areon de 103,01 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 365 228 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 3 542 loĝantoj po km². La distrikto Pankow inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas nordoriente de la urbocentro kaj etendiĝas norden ĝis la urbolimo.

Prenzlauer Berg [prenclaŭa BERK] estas kvartalo de la urbodistrikto Pankow [PANko:] de Berlino. Post la reunuiĝo de Germanio kaj de Berlino iom de lu studenta kaj artista karaktero de la kvartalo restis.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • ĉ. 1230 − verŝajna fondo
  • 1311 – unua dokumentita mencio de Pankow
  • 1375 – detala priskribo de Pankow pri loĝantoj kaj posedrilatoj en la landlibro de la imperiestro Karolo la 4-a
  • 17-a jarcento – konstruo de kastelo Schönhausen
  • 1920 – unuigo al la granda Berlino, kiel kvartalo kaj distrikto Pankow. La urbodomo de Pankow estas ĝis nun sidejo de la distriktestro.
  • 1945 ĝis 1949 – kvartalo en la sovetunia sektoro de Berlino
  • 1949 ĝis 1990 – kvartalo en la distrikto Pankow de orienta Berlino
  • 1990 ĝis 2001 – kvartalo en la distrikto Pankow
  • ekde 2001 – daŭre kvartalo en la nun pligrandigita distrikto Pankow

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Kołobrzeg, Pollando La esperantistoj de EDE-PL pretas kunlabori kun esperantistoj de Pankow

Aŝkelon, Israelo

La metroo-stacio en Pankow
La preĝejo de la Espero en Pankow