Instinkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Instinkto estas senrezona intelekto kiu ebligas al estaĵoj prizorgi siajn bezonojn. Oni ne povas defini ian limon inter instikto kaj intelekto, t. e., indiki kie finiĝas unu kaj komenciĝas la dua ĉar ili ofte sin miksas.

Instikto difereciĝas de intelekto per tio, ke ĝia manifestiĝoj estas preskaŭ ĉiam spontaneaj, dum tiuj de intelekto rezultas de decido. En la instinktaj agoj estas nek pripenso, nek planado, nek intenco.

La manifestiĝoj de instinkto diversas laŭ la specoj kaj bezonoj. Ĉe estaĵoj, kiuj konscisas kaj perceptas la eksterajn aferojn, instinkto kuniĝas kun intelekto. Estas pro instinkto, ke la planto serĉas la aeron, sin turnas al la lumo, direktas radikoj al la akvo kaj al la nutra grundo; ke la floro alterne sin malfermas kaj fermas laŭbezone; ke la grimpoplantoj volviĝas ĉirkaŭ ia apogilo aŭ al ĝi alkroĉiĝas per ciroj. Per la instinkto la bestoj estas avertitaj pri tio kio ilin povas utili aŭ noci; serĉas, laŭ la sezono, la favorajn klimatojn; kontruas sen antaŭa lernado pli aŭ malpli lerte, laŭ la specio, molajn kuŝejojn kaj ŝirmejojn por sia idaro. Pro la instinkto, la seksoj reciproke sin altiras; la inoj kovas siajn idojn kaj ĉi tiuj serĉas la patrinan mamon.

Breastfeeding infant.jpg

Ĉe la homo, la instinkto superregas nur en la komenco de la vivo; la infano instinkte faras siajn unuajn movojn, prenas sian manĝon, krias por esprimi siajn bezonojn, imitas la voĉsonon, provas paroli kaj paŝi. Eĉ ĉe la plenkreskuloj certaj agoj estas instinktaj: nome la nevolaj movoj por eviti ian riskon, por eskapi ian danĝeron, por teni la korpan ekvilibron, same kiel la papelbrumo por malpliintensigi la troan lumbrilon, ktp.

Lorenz.gif


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]