Eritrocito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eritrocitoj

La eritrocitoj (hematioj, ruĝaj globuloj) estas rondaj, plataj ĉeloj de la sango. Ili aperas sub la mikroskopo kvazaŭ samgrandaj platoj, kiuj estas meze enpremataj. La diametro de la eritrocito estas ĉirkaŭ 8 mikrometroj, alto 1-2 mikrometroj. La maturiĝintaj eritrocitoj de la homo (kaj la mamuloj) ne havas ĉelkernon (kontraste al birdoj kaj reptilioj, kiuj havas ĉelkernon en la eritrocito). La protoeritrocitoj (kiel ekz. normoblasto) ankoraŭ havas la ĉelkernon, kiu dum la maturiĝo iom post iom malkonstruiĝas, malaperas. La ĉelplasmo de eritrocitoj estas riĉa je ruĝa sangokolorigaĵo, la hemoglobino, per kiu ili fiksas kaj transportas la oksigenon.

Ili estiĝas en la ruĝa medolo kaj vivdaŭras averaĝe 120 tagojn. Post la forkonsumo de la deponita energio, ili surfundiĝas. Sed ili ĉiam denove estiĝas en la ĉeloj de medolo, kie la ĉeloj produktas eritroblastojn kun hemoglobino, el kiuj transformiĝas normoblasto, post la elfalo de la ĉelkerno estiĝas la retikulocito, poste eritrocito, kiu enpaŝas la sangocirkulan sistemon. En plenkreskuloj troviĝas ĉirkaŭ 5 millionoj/mm³ da eritrocitoj.

La tasko de la eritrocitoj estas la oksigentransporto en la kardiovaskula sistemo. Ili akceptas en la pulmokapilaroj oksigenon kaj transportas tion tra la arteria sangocirklo al la arteriaj kapilaroj de histoj aŭ organoj, de kie la oksigeno transdoniĝas al la ĉeloj.

Kaze de anemio aŭ sangomanko, la nombro de la eritrocitoj malaltiĝis. La serpoĉela anemio estas genetike ligita malsano, ofte ĉe nigrahaŭtuloj.

Karakterizaĵoj de la eritrocitoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiu eritrocito enhavas 280 mil (??? aŭ milionoj) da hemoglobinmolekuloj, kio estas 70% de ties proteino.
  • Homo enhavas averaĝe 2,5 x 1013 da eritrocitoj, kio estas 900 g da hemoglobino aŭ 3,5 g da fero.
  • Dum la 120-taga vivdaŭro moviĝas ĉiu eritrocito ĉirkaŭ 400 km kaj ebligas tiel 175.000-fojan ŝanĝon de spirgasoj (O2 kaj CO2).
  • La plej grava materialŝanĝo okazas en la glikolizo (ATP-konstruo, subtenado de la membranpotencialo) kaj en la pentozfosfata vojo (konstruo de NADPH), ...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]