Anemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anemio estas stato en kiu la sango havas malpli ruĝajn globulojn (eritrocitojn) ol en la normala saneca stato. Tiu kaŭzas mankon de oksigeno al teksitoj de l' korpo. La perdo de eritrocitoj kaŭzas damaĝojn de la organoj, lienoŝveliĝon, pulmiton, koro- kaj renohalton kaj finfine antaŭtempan morton.

Jen ĝiaj ĉefaj simptomoj: paleco, laceco, dormemo, kap- kaj muskoldoloroj, palpitacioj, spirmalfacilo, kapturniĝo (vertiĝo), orelaj zumoj, senapetiteco ktp.

Ĉiu kuba milimetro de homa sango enhavas normale 4, 5 ĝis 5 milionojn da ruĝaj globetoj, 7000 ĝis 8000 blankajn globetojn kaj 200000 ĝis 300000 trombocitojn. Cent gramoj da sango enhavas normale 14 ĝis 15 gramojn da hemoglobino, kiu estas la pigmento de la ruĝaj globetoj.

Multenombraj kaŭzoj povas estigi anemion: hemoragioj (sangelĵetado), malario, sifiliso, kancero, renito, kronikaj toksiĝoj, intestaj parazitoj, vajcoj (tabako, alkoholo ktp.) karenca nutrado, nehigiena vivo ktp. Por kuraci la anemion oni devas direktiĝi unue al la kaŭzo, kiu ĝin estigis.

Tipoj de anemioj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]