Ŝivao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝivao
Shiva Bangalore.jpg
Patro
Patrino
Vâhana Nandio
Atributoj

la ĵatamukutao
Kundalinio
felo de tigro
tridento
konko

Nuptopartnero Parvatio
Durgao
Kalio
Satio
Idaro Ganeŝao
Skandao
Aliaj nomoj Ŝandraŝkharao
Ganĝadharao
ktp. vidu la artikolon

Ŝivao (sanskrite शिव) - fojfoje transskribata kiel Sivao, "la bona, la afabla, kiu feliĉecon alportas" - estas laŭ Hinduismo formo de Dio.

En la Dia Triopo (kun Bramo kaj Viŝnuo), li estas la Detruanto. Kvankam li representas detruon, oni rigardas lin favore (kiel Detruanto de Malbono) ĉar post detrui ebliĝas la konstruo.

Laŭ la Ŝivaistoj, Ŝivao estas personiĝo el absoluteco, la detruanta kaj samtempe rekreanta deveno de la tutmondo, disdonante mortiĝon kaj renaskiĝon.

Estas origine dravida Dio, kies unuaj fontoj la arjajn invadojn antaŭas.

Funkciaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ardhanarisvara.jpg

Estas Dio kiu laŭ la Hinduisma mitologio dancas; lia danco simbolas la energion kiu trairas la mondon kaj kaŭzas la ritmojn de tago kaj nokto, de la sezonoj, de naskiĝo kaj morto.

Li bildigatas kun tria okulo, simbolo por saĝeco, meze de lia frunto kaj kun kobro ĉirkaŭ lia kolo. Li portas tridenton (triŝulao) kaj tenas perkutileton (damaruo). Li sidas sur felo de tigro, simbolo por potenca energio. Ŝivao efektive reprezentas dormantan kreeman fonton.

El lia hararo, en kiu troviĝas kreskanta luno, simbolo por tempa ciklo, droniĝas Gango, sankta rivero laŭ hinduismanoj. Lia rajdbesto estas la taŭro Nandi.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La lingamo (ankaŭ lingam, lingo, Ŝivaa linga, Ŝivaa ling, en sanskrito लिङ्गं, liṅgaṃ, kun signifo "marko", "signo", aŭ "intermeto") estas cilindra reprezentaĵo de la Hindua dio Ŝivao uzita por adorado en temploj.