Georges Brassens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georges Brassens
Georges Brassens
franca kantisto
Naskiĝo 22-an de oktobro 1921
en Sète Francio
Morto 29-an de oktobro 1981
en Saint-Gély-du-Fesc, Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Georges BRASSENS ([ʒɔʁʒ bʁasɛ̃s]; Esperantigite Georgo Brasenso) naskiĝis la 22-an de oktobro 1921, en la franca urbo Seto (tiam Cette). Li mortis la 29-an de oktobro 1981 en Saint-Gély-du-Fesc (16 kilometrojn norde de Montpellier / Monpeljero [ +/- Saĵelidufe Mopelje ]. Li verkis, komponis kaj interpretis kanzonojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de homoj kun simpla vivo, li travivas trankvilajn tagojn en la suda Francio; li estis averaĝa lernanto kiun tutcerte interesis poezio: unu el liaj instruistoj, Alphonse BONNAFÉ [Alfons Bonafe] fariĝos la unua por malkovri en li tiun talenton por la poezio kaj por ĝin favori. Poste, la 19-jaraĝa Georges BRASSENS “supreniras” al Parizo, en 1940. Dum 1942, li trovas rifuĝejon ĉe Jeanne LE BONNIEC [Ĵan’ Le Bonjek], bretondevena virino kiu estis tridek jarojn pli maljuna ol li kaj kiun li kromnomos “La Jeanne”. Dum pli ol dudek jaroj, li restos ŝia gasto. Pli poste, li dediĉos al ŝi kanzonojn, kiel “La Cane de Jeanne” [La anasino de Johanino] kaj precipe “Jeanne”. Li ne preterlasis respektsaluti ankaŭ ŝian edzon Marcel [Marsel] (“Chanson pour l'Auvergnat” [Kanzono por la Aŭverniano]. La saman jaron, li eldonas sian unuan poemaron, sen iu ajn sukceso.

Dum marto 1943, li estas sendata Germanien, kadre de la S.T.O. (Service du travail obligatoire = Servo de deviga laboro). Tiam, li renkontas Pierre ONTENIENTE [Pjer Onteniente], alie nomitan Gibraltar, sian estontan sekretarion kaj kunulon. Ankaŭ tiam li aperas por la unuaj fojoj antaŭ publiko kaj komponas siajn unuajn kanzonojn.

Dum forpermeso Parizen, li dizertas kaj sin kaŝas ĝis la fino de la milito ĉe “la Jeanne”. Tie li loĝas en malgranda apartamento ĝis 1966. En 1946 Brassens aliĝas al la Federacio Anarkiista kaj skribas artikolojn en la gazeto Le Libertaire (nuntempe Le Monde Libertaire) sub multaj pseŭdonimoj (Géo Cédille, Gilles Collin, ktp.). Tiam li kantas siajn unuajn kanzonojn dum anarkiistaj galaoj. Li provas estigi anarkistan gazeton en la 15-a distrikto de Parizo, sed vane.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Anekdotoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam li vivis apud la urboj de Paimpol kaj Sète, li malŝategis manĝi fiŝojn.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Liaj propraj verkoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj diskoj[redakti | redakti fonton]

La tekstoj de aliaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Jam en la tempo de la Ŝvarca Esperanto-kabaredo de la Tri koboldoj, do en la komenco de kvindekaj jaroj (kiam Brasenso mem nur komencis esti sukcesa kanzonisto), Roĝero Bernardo tradukis almenaŭ du el la plej famaj Brasensaĵoj: “La Kaptad’ de Papili’” (fr: La Chasse aux Papillons) kaj “Kanto por la Kampul’” (fr: Chanson pour l’Auvergnat), kiuj aperis en la kompillibro Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj'[1].

Ĵak’ Ivart’, kiu persone konis Brasenson kiu donis al li la emon iĝi kantisto, interpretis kanzonojn liajn en Esperanto, sur la diskoj Jacques Yvart kantas Georges Brassens, aperinta en 1998. La tekstojn tradukis Klaŭdo Piron', kun Georgo Lagranĝo, Marcelo Redulez’. En 2011 li aperigis plian diskon “Brassens plu”, en kiu aperas pliaj kanzonoj, kaj ankaŭ iuj, kiuj aŭdeblas sur lia antaŭa Eo-disko Invito al Vojaĝo (aperinta en 2008).

Kanzonoj esperantigitaj[redakti | redakti fonton]

Titolo en Esperanto Originala titolo (franclingve) Tradukis Registris
La anasa forpaso La cane de Jeanne Ludmila Novikova helpe de Svetlana Smetanina
Apud mia arbo Auprès de mon arbre Bernardo Legeay
La aŭverno Chanson pour l'Auvergnat Roland Platteau
La balado de homoj fieraj pri sia deven' La ballade des gens qui sont nés quelque part Markovo-Vito
Balado de ienaskita ular' La ballade des gens qui sont nés quelque part Bernardo Legeay
Ĉe mia arbo Auprès de mon arbre Marcelo Ternant'
La ĉevaleto Le petit cheval Roel Haveman Ĵak' Ivart'
Donjuan' Don Juan Marcelo Redulez'
En akvo de la klara fonto Dans l'eau de la claire fontaine Marcelo Redulez' helpe de Marcelo Ternant' Ĵak' Ivart'
La geamantoj sur la verda benk' Les amoureux des bancs publics Klaŭdo Piron', Georgo Lagranĝo kaj Marcelo Redulez' Ĵak' Ivart'
La gorilo Le gorille Marcelo Ternant'
Granda kverk' Le grand chêne Bernardo Legeay
Herbaĉo La mauvaise herbe Marcelo Ternant'
Johano la neavertinto Jehan l'advenu Marcelo Redulez' Ĵak' Ivart'
Kanto por la kampul' Chanson pour l'Auvergnat Roger Bernard Olivier Tzaut, Ĵak' Ivart'
La kaptad' de papili' La chasse aux papillons Roger Bernard Ĵak' Ivart'
La lama reĝo Le roi boiteux Roel Haveman
La lamanta reĝo Le roi boiteux Bernardo Legeay kaj Marcelo Redulez' Ĵak' Ivart'
La longa vico La file indienne Marcelo Redulez' Ĵak' Ivart'
La malbona renomo La mauvaise réputation Marcelo Ternant'
La marista am' La marine Roel Haveman Ĵak' Ivart'
Marinetta Marinette Ludmila Novikova helpe de Andreo Andrio
Milito La guerre Rikardo Cash Ĵak' Ivart'
La misfamo La mauvaise réputation Markovo-Vito
Mortadi pro ide' Mourir pour des idées Georgo Lagranĝo Ĵak' Ivart'
Ne kredu pri feliĉa am' Il n'y a pas d'amour heureux Michel Duc Goninaz
Oĉjo Leon' Le vieux Léon Michel Duc Goninaz kaj Marcelo Redulez' Ĵak' Ivart'
La pluvombrelo Le parapluie Bernardo Legeay kun la helpo de Marcelo Redulez' k Georgo Lagranĝo Ĵak' Ivart'
La pluvombrelo Le parapluie Roland Platteau
Povra Marten' Pauvre Martin Marcelo Redulez' Ĵak' Ivart'
La preĝo La Prière (teksto de Francis' Ĵam') Jo-Petro Danvy
La princino kaj la notovorulo La princesse et le croquenotes Johano-Luko Berĵon'
Se almenaŭ beletus ŝi Si seulement elle était jolie Bernardo Legeay
La ŝtormo L'orage Bernardo Legeay
Tuj la kompanar' Les copains d'abord Bernardo Legeay kaj Marcelo Redulez' Ĵak' Ivart'
La vento Le vent Roland Platteau
Le vin La vin Luc Gouverneur – Marcelo Redulez'

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj, tradukis G. Waringhien kaj R. Bernard, Iltis-eldonejo, 1991

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]