Ruĝkufulino

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

"Ruĝkufulino" (ankaŭ konata kiel La Ruĝa ĉapeto, Ruĝkapuĉetulino, kaj Ruĝĉapulino ktp) estas eŭropa folklora fabelo pri eta knabino, kiu alportas kukojn al la fora dometo de sia avino. La Lupo manĝas la avinon kaj ŝajnigas sin esti ŝi, intencante krome manĝi Ruĝkufulinon. En la versio de 1697 de Charles Perrault, la fabelo finiĝas kun la lupo manĝante la infanon, sed en la versio de la Fratoj Grimm ŝi estas savata. La primitivaj temoj en tiu ĉi rakonto estas bone esploritaj per psikanaliza teorio, ekz. de la usona infano-psikologo, Bruno Bettelheim.

Ankaŭ en Ĉinio troviĝis folklora fabelo pri lupo, kiu ŝajnigis sin esti homa avino, por manĝi infanojn. La ĉina fabelo nomiĝis "Avino Lupo".[1]

[redakti] Notoj

  1. La ĉina fabelo Avino Lupo (en la angla)

[redakti] Internaj ligiloj

[redakti] Eksteraj ligiloj