Ruĝkufulineto
El Vikipedio
Ruĝkufulineto (aŭ Ruĝa-Ĉapeto) estas eŭropa folklora fabelo pri eta knabino, kiu alportas kukojn al la fora dometo de sia avino. La Lupo manĝas la avinon kaj ŝajnigas sin esti ŝi, intencante krome manĝi Ruĝkufulineton. En la versio de 1697 de Charles Perrault, la fabelo finiĝas per la lupo manĝante la infanon, sed en la versio de la Fratoj Grimm ŝi estas savita. La primitivaj temoj en tiu ĉi rakonto estas bone esploritaj de psikanaliza teorio, ekz. de la usona infano-psikologo, Bruno Bettelheim.
Ankaŭ en Ĉinio troviĝis folklora fabelo pri lupo, kiu ŝajnigis sin esti homa avino, por manĝi infanojn. La ĉina fabelo nomiĝis "Avino Lupo".[1]
Notoj[redakti]
Vidu ankaŭ[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
- La ruĝkapuĉetulino
- La Ruĝa-Ĉapeto
- Ruĝkufulineto
- Le Petit Chaperon Rouge (franca, inkl. esperantlingvan tradukon de Ruĝkufulineto)
- Franca retejo, kiu "pruntis" esperantan tradukon