Bruno Bettelheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bruno BETTELHEIM (* la 28-an de aŭgusto 1903 en Vieno; † la 13-an de marto 1990 en Silver Spring, Marilando, Usono) estis psikoanalizisto kaj psikoterapiisto de infanoj kaj adoleskuloj. Li estis judo de aŭstra deveno, kaj ekde la jaro 1939 vivis en Usono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bruno Bettelheim estis filo de juda familio, kiu en Vieno posedis etan lignosegejon. Jam kiel dekkvarjarulo li forte interesiĝis pri Psikoanalizo kaj ofte partoprenis en eventoj, kie prelegis kaj diskutis Sigmund Freud. En la universitato de Vieno li studis germanistikon, historion de arto kaj filozofion. Li ne rajtis disertacii pri psikoanaliza temo, do anstataŭe finis sian studadon per disertacio pri la filozofo Immanuel Kant. Ankoraŭ samjare Bruno Bettelheim kiel judo kaj psikoanalizisto malliberiĝis en la naziaj koncentrejoj Dachau en Bavario kaj Buchenwald en Turingio. En la koncentrejo Buchenwald li amikiĝis kun Ernst Federn – filo de la konata viena psikoanalizisto Paul Federn. Kune ili kiel preterviviga strategio evoluigis la bazon de "psikologio de teroro". Post 11 monatoj da sufero en la du naziaj koncentrejoj pro forta interveno de usonaj subtenantoj (inter alie la edzino de la prezidento Theodore Roosevelt) li rajtis dum 1939 elmigri al Usono kaj tiumaniere reliberiĝis. Siajn spertojn kun ekstremaj situacioj en la du naziaj koncentrejoj li analizis dum 1943 en sia eseo Individual and Mass Behavior en Extreme Situations ("individua kaj amasa konduko en ekstremaj situacioj"), kiu germanlingve publikiĝis en lia libro Aufstand gegen la Masse ("ribelo kontraŭ la amaso").

En Usono Bruno Bettelheim unue estis seplora asistanto en la universitato de Ĉikago. Dum 1944 li iĝis gvidanto de lernejo por psika flegindaj infanoj, kaj asista profesoro por psikologio, pedagogio kaj psikiatrio de infanoj kaj adoleskuloj. Inter liaj fokusoj estis la terapio de aŭtismaj infanoj. Ekde la jaro 1952 ĝis sia emeritiĝo dum 1973 li estis ordinara profesoro.

Dum la jaro 1976 aperis aparte konata libro de li, en kiu li psikoanalize interpretis la tradiciajn fabelojn de la fratoj Grimm: la libro angle aperis sub la titolo The Uses of Enchantment: The Meaning and Importance of Fairy Tales ("la uzoj de prisorĉo: la signifo kaj graveco de fabeloj"), germane sub la titolo Kinder brauchen Märchen ("infanoj bezonas fabelojn"). Malgraŭ multaj kruelaj elementoj en ili, li opiniis tiujn fabelojn tre favoraj por la psika evoluo de infanoj, ĉar ili ebligas komprenon de multaj bazaj interhomaj rilatoj, diferencigas inter la principoj de persona emo kaj socia respondeco, kaj plej grave ĉar ili kutime finiĝas bone. Tiurilate li pli kritike prijuĝis la fabelojn de la dano Hans Christian Andersen, al kiuj ofte mankas tiu pozitia perspektivo.

La verkoj de Bruno Bettelheim karakteriziĝas per pledo por humeneco kaj kompreno. Li en Eŭropo samkiel en Usono dum multaj jardekoj konsideriĝis morala kaj faka aŭtoritato pri la eduko de infanoj.

Dum la jaro 1990, ses jarojn post la morto de lia dua edzino Trude, li memmortigis post sufero je apopleksio. Postvivas lin liaj tri plenkreskaj infanoj.

Postmorte, la frato de aŭtisma paciento, kiu suicidis en flegejo estrata de Bruno Bettelheim, emocioplene atakis la psikoterapiiston kaj tio kaŭzis kontroversan tutmondan gazetaran eĥon. Tiaspeca atakiĝo de pacienta familio estas malagrabla profesia risko de psikoterapiisto kaj gvidanto de infanaj institucioj. Estas malfacile juĝi, ĉu povus esti prava kerno de kritiko en la atakoj, kvankam ilia emocia misiemo dubigas pri tio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Individual and Mass Behavior en Extreme Situations en Journal of Abnormal and Social Psychology, 38: 417-452, 1943
  • Joey: A "Mechanical Boy", en Scientific American, 200, March 1959: 117-126.

Monografioj[redakti | redakti fonton]

  • Love Is Not Enough: The Treatment of Emotionally Disturbed Children, Free Press, Glencoe, Ilinojso, 1950,
    germane: Liebe allein genügt nicht: Die Erziehung emotional gestörter Kinder, ISBN 3-608-95776-6
  • Symbolic Wounds; Puberty Rites and the Envious Male, Free Press, Glencoe, Ilinojso, 1954
    germane: Symbolische Wunden: Pubertätsriten und der Neid des Mannes, ISBN 3-596-27322-6
  • Truants From Life; The Rehabilitation of Emotionally Disturbed Children, Free Press, Glencoe, Ilinojso, 1955
    germane: So können sie nicht leben: Die Rehabilitierung emotional gestörter Kinder, ISBN 3-608-94270-X
  • The Informed Heart: Autonomy in a Mass Age, The Free Press, Glencoe, Ilinojso, 1960
    germane: Aufstand gegen die Masse. Die Chance des Individuums in der modernen Gesellschaft, 1980, ISBN 3-596-42217-5
  • Dialogues with Mothers, The Free Press, Glencoe, Ilinojso, 1962,
    germane: Gespräche mit Müttern, ISBN 3-492-10155-0
  • The Empty Fortress: Infantile autism and the birth of the self, The Free Press, Novjorko, 1967,
    germane: Die Geburt des Selbst. The Empty Fortress. Erfolgreiche Therapie autistischer Kinder, ISBN 3-596-42247-7
  • The Children of the Dream, Macmillan, Londono & Novjorko, 1969,
    germane: Die Kinder der Zukunft. Gemeinschaftserziehung als Weg einer neuen Pädagogik., ISBN 3-423-00888-1
  • A Home for the Heart, eldonejo Knopf, Novjorko, 1974,
    germane: Der Weg aus dem Labyrinth: leben lernen als Therapie, ISBN 3-423-15051-3
  • The Uses of Enchantment: The Meaning and Importance of Fairy Tales, eldonejo Knopf, Novjorko, 1976,
    germane: Kinder brauchen Märchen, ISBN 3-423-08495-2
  • Surviving and Other Essays, eldonejo Knopf, Novjorko, 1979,
    germane: Erziehung zum Überleben. Zur Psychologie der Extremsituation, 1982, ISBN 3-423-15056-4
  • On Learning to Read: The Child's Fascination with Meaning (kun Karen Zelan), eldonejo Knopf, Novjorko, 1982
    germane: Kinder brauchen Bücher: Lesen lernen durch Faszination, ISBN 3-423-35026-1
  • Freud and Man's Soul, eldonejo Knopf, Novjorko, 1982,
    germane: Freud und die Seele des Menschen, ISBN 3-423-15026-2
  • A Good Enough Parent: A book on Child-Rearing, eldonejo Knopf, Novjorko, 1987,
    germane: Ein Leben für Kinder Erziehung in unserer Zeit, ISBN 3-407-22021-9
  • Un autre regard sur la folie
    germane: Liebe als Therapie: Gespräche über das Seelenleben des Kindes, 1989, ISBN 3-492-10257-3
  • Freud's Vienna and Other Essays, eldonejo Knopf, Novjorko, 1990,
    germane: Themen meines Lebens: Essays über Psychoanalyse, Kindererziehung und das jüdische Schicksal , ISBN 3-423-35062-8

Literaturo pri li[redakti | redakti fonton]

  • Ronald Angres: Who, Really, was Bruno Bettelheim? Commentary, 90, 1990, 4, 26-30
  • Rudolf Ekstein: Mein Freund Bruno (1903–1990). Wie ich mich an ihn erinnere. En: Roland Kaufhold (eldonisto): Annäherung an Bruno Bettelheim. Mainz (Grünewald), 1994, p. 87–94.
  • Bruno Bettelheim & Rudolf Ekstein: Grenzgänge zwischen den Kulturen. Das letzte Gespräch zwischen Bruno Bettelheim kaj Rudolf Ekstein. En: Roland Kaufhold (eldonisto): Annäherung an Bruno Bettelheim. Mainz (Grünewald), 1994, p. 49–60.
  • Ernst Federn (1999): Bruno Bettelheim und das Überleben im Konzentrationslager. En: Roland Kaufhold (eldonisto): Ernst Federn: Versuche zur Psychologie des Terrors. Gießen, Psychosozial-Verlag, 1999, p. 105–108.
  • David James Fisher: Psychoanalytische Kulturkritik und die Seele des Menschen. Essays über Bruno Bettelheim. Gießen, Psychosozial-Verlag. 2003
  • E. Frattaroli: Bruno Bettelheim´s Unrecognized Contribution to Psychoanalytic Thought. Psychoanalytic Review, Vol. 81, 1994, No. 3, 377-409
  • Roland Kaufhold (eldonisto): Pioniere der psychoanalytischen Pädagogik: Bruno Bettelheim, Rudolf Ekstein, Ernst Federn und Siegfried Bernfeld. En: Magazino "psychosozial" n-ro 53, 1/1993
  • Roland Kaufhold: Bettelheim, Ekstein, Federn: Impulse für die psychoanalytisch-pädagogische Bewegung. Gießen (Psychosozial-Verlag), 2001
  • Roland Kaufhold, M. Löffelholz (eldonisto): „So können sie nicht leben.“ Bruno Bettelheim (1903 – 1990). Zeitschrift für Politische Psychologie 1-3/2003.
  • Nina Sutton: Bruno Bettelheim, Hamburg, 1996
  • Bernd Otto: Bruno Bettelheims Milieutherapie, 1-a eldono, Weinheim: Deutscher Studien-Verlag, 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]