Orient-siberia tajgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Orient-siberia tajgo norde de Ĥabarovsk.
Tajgo ĉe Rivero Ĉaja en orienta Siberio.

La orient-siberia tajgo estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tajgoj de orienta Rusujo kaj kongruas kun samnoma tutmondaj 200-unuo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu vasta ekoregiono situas centre en Siberio, etendiĝante tra 20° de latitudo kaj 50° de longitudo. La klimato en la Orient-siberia tajgo estas subarkta kaj montras altan kontinentecon, kun temperaturaj ekstremoj inter 40°C kaj -62°C. La vintroj estas longaj kaj tre malvarmaj, sekaj, kun malmulte da neĝado kaŭze de la efikoj de la Siberia Kontraŭciklono. La someroj estas mallongaj, sed povas esti sufiĉe varmaj por la norda situacio. La precipitaĵo estas malalta, variante ekde 600 mm ĝis 200 mm, malplialtiĝante de oriento al okcidento. La topografio de tiu ekoregiono estas variebla, konsistante el larĝaj, plataj ebenaĵoj kaj areoj kun karsta topografio. Kontraste al najbara Okcident-siberia tajgo, vastaj torfejoj kaj malsekejoj okulfrape malĉeestas.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Tajgo apud Bajkalo.

La vegetaĵaro ĉefe konsistas el vastaj, densaj arbaroj de daura lariko (Larix gmelinii), kun siberia lariko (Larix sibirica) kaj la hibrido inter dauria kaj siberia larikoj (Larix x czekanowskii) troviĝante en la okcidento. Tra la ekoregiono, pli etaj areoj estas superregataj de siberia pino (Pinus sibirica), arbara pino (Pinus sylvestris), siberia piceo (Picea obovata) kaj siberia abio (Abies sibirica). Pinaroj kaj foliarbaroj konsistante el betulaj kaj poplaj specioj estiĝas pli komunaj kiam oni moviĝas suden, kaj je la fontoj de Leno kaj Suba Tunguska-Rivero ( alfluanto de Jenisejo ), same kiel en Angara-Baseno, kie stepo kaj arbustar-stepaj komunumoj estas troveblaj kune kun arbarstepo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Mamuloj de la Orient-siberia tajgo inkludas siberian moskulon (Moschus moschiferus), alkon (Alces alces), kanadan cervon (Cervus canadensis) kaj apron (Sus scrofa). Birdoj de tiu ekoregiono ampleksas reĝan aglon (Aquila chrysaetos), migran falkon (Falco peregrinus), fiŝaglon (Pandion haliaetus), nigran cikonion (Ciconia nigra), blankkapan gruon (Grus monacha), kornikon (Corvus corone), bluan siberian najtingalon kaj fajfnajtingalojn (Luscinia cyane kaj L. sibilans, respektive), nordan najtingalon (Luscinia luscinia), rozan karpodakon (Carpodacus roseus), pacifikan apuson (Apus pacificus) kaj bajkalan krekon (Anas formosa).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Kvankam malmulto de tiu ekoregio estas protektita, ĝia konservada statuso estas listigita kiel "Relative stabila/sendifekta". Protektitaj areoj inkludas jenajn sciencajn naturrezervejojn : Stolbi, Oljokma, Tunguska kaj Centra-Siberia Naturrezervejo. La ĉefa minaco por la konservado de la ekoregiono estas arbaraj incendioj, ŝtelĉasado kaj arbarekspluatado en la suda kaj centra partoj de la regiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio
Palearktisaj tajgoj
PA0601 Orient-siberia tajgo Rusujo
PA0602 Islandaj betularoj kaj altmontara tundro Islando
PA0603 Kamĉatkaj-kurilaj herbejoj kaj duonarbaroj Rusujo
PA0604 Kamĉatka-kurila tajgo Rusujo
PA0605 Nordorient-siberia tajgo Rusujo
PA0606 Oĥotska-manĉuria tajgo Rusujo
PA0607 Saĥalena tajgo Rusujo
PA0608 Skandinava kaj rusa tajgoj Rusujo, Svedujo
PA0610 Uralaj tundro kaj tajgo Rusujo