Ĥabarovsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Coat of Arms of Khabarovsk.svg

Ĥabarovsk (ruse Хабаровск) estas rusia urbo, kiu troviĝas je la dekstra bordo de rivero Amuro. Ĝi estas la plej granda riverhaveno sur la Amuro, kaj estas ĉefurbo de Ĥabarovska regiono kaj de Ekstremorienta federacia distrikto.

Ĝi estis fondita en 1858 kiel armea posteno, kaj estis nomita laŭ la rusia eltrovinto Erofej Ĥabarov. En 1872 estis kontruita riverhaveno. En 1880 la vilaĝo ricevis la statuson de urbo, kaj nomiĝis Ĥabarovka. Poste, en 1893, ĝis estis renomita Ĥabarovsk.

Fine de 19-a jarcento Ĥabarovsk estis la centro de komerco kun feloj, kaj komence de 20-a jarcento ĝi iĝis grava komerccentro de la Rusa Ekstremoriento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Ĥabarovsk baziĝas sur grandindustrio, ferindustrio kaj metalprilaborado. En Ĥabarovsk funkcias stablproduktada uzino, ĥemi-farmacia uzino kaj naftreciklada uzino.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

  • loko: 48.33 Norde, 135.06 Oriente
  • horzono: GMT+10h/11h
  • loĝantaro: 606.300 (en la aglomeraĵo, en 2001)

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]