Histuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1-й столбец: обыкновенный кальмар, тигр 2-й столбец: Chrysaora quinquecirrha, Aphthona flava В самом низу находится Eunereis longissima

La (veraj) histulojeŭmetazooj (Eumetazoa) estas biologia klado (subregno), kiu entenas ĉiujn bestajn grupojn krom la sponguloj. Ilia karakterizaĵo, ke ili havas verajn histojn, kiuj formas dermojn kaj la embrio evoluas tra stato gastrulo (gastrula). Oni listigas en la kladon ĉiukaze la grupojn Ctenophora, Cnidaria kaj Bilateria. La enlistigo de Mesozoa kaj Placozoa (Trichoplax adhaerens) estas diskutita.

La komunan originon de la sponguloj kaj la ver-histuloj montras la ĉeesto de la kolumaj flageluloj en ambaŭ grupoj.

La terhistoria elformiĝo, ekapero de la veraj histaj bestoj okazis en la periodo de ediacara, sed la plej fruaj eŭmetazooj ne postlasis spuron inter la fosilioj, tiel oni supozas ilian pli fruan originon.

La Vernanimalcula estas duflankula, triderma besto, kiu vivis ĉe fino de la cryogenium, do antaŭ la periodo de ediacara, laŭ malkovrintoj de la bestaj fosilioj.